Blankbrusta korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbrusta korvo
Blankbrusta korvo
Blankbrusta korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. albus'
Corvus albus
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankbrusta korvoMakulkorvo (Corvus albus) estas amplekse distribuita en Afriko birdospecio de la genro de korvoj.

Strukture, la Blankbrusta korvo estas konsiderata malgranda korvogranda korako, ĉefe pro tio ke ĝi povas hibridiĝi kun la Somala korvo (Nana korvo) kie ties teritorioj koincidas en la Korno de Afriko. Ties kutimoj, tamen, estas pli tipaj de la Eŭrazia Nigra korniko, kaj eble oni povos pruvi moderne ligon (kune kun la somala korvo) inter la eŭraziaj korvoj kaj la Komuna korako.

Aspekto

De proksime

Ĝi estas proksimume granda kiel la eŭropa Nigra korniko aŭ iomete pli granda (46–50 cm longa) sed ĝi havas proporcie pli grandan bekon, iom pli longajn voston kaj flugilojn, kaj pli longajn krurojn. Kiel ĝia nomo sugestas, ĝia brilnigraj kapo kaj kolo kontrastas kaj estas interrompitaj de granda areo de blankaj plumoj el la ŝultroj suben al ventro. Ankaŭ la vosto, beko kaj flugiloj estas nigraj. Ĝi estas rare vidata malproksime el homa setlejo, kvankam ĝi ne estas tiom ligita al la urba vivmaniero kiel la Blanknuka korvo (Corvus splendens) de Azio.

La voĉo estas priskribita kiel akra "ar-ar-ar-ar""karh-karh-karh".

Distribuado kaj habitato

Tiu specio, la plej disvastigata en Afriko membro de la genro Corvus, loĝas el Subsahara Afriko suben al la Bonespera Kabo kaj en la granda insulo de Madagaskaro, la Komoroj, Aldabra, Zanzibaro, Pembo kaj Bioko. Ĝi loĝas ĉefe en malferma kamparo kun vilaĝoj kaj urboj proksime. Ĝi ne loĝas en la ekvatora regiono de pluvarbaroj.

Kutimaro

Dieto

Plej parto de ĝia manĝaĵo estas akirita elgrundo kiel insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj, etaj reptilioj, etaj mamuloj, junaj birdoj kaj ovoj, grenoj, ternuksoj, kadavraĵoj kaj ĉiu ajn eroj de homa manĝaĵo kaj frukto. Oni informis pri tiuj korvoj murdintaj kaj manĝintaj ripozintajn fruktovespertojn kaj ofte ili estas vidataj (foje en grandaj aroj) kadavromanĝantaj ĉe buĉejoj.

Reproduktado

La nesto estas kutime konstruita en altaj, izolitaj arboj, kvankam foje oni uzas pli malgrandajn specimenojn, depende de la disponeblo. Ankaŭ la krucajn tenilojn de fostoj de telefono ili uzas ofte. La ovoj, averaĝe 4–5 estas demetitaj el septembro al novembro (depende de la latitudo) kaj estas palverdaj makulitaj el bruno. Ili kovras kutime la ovojn kiel la kovanta ino foriras el la nesto. La kovado daŭras 18–19 tagojn kaj elnestiĝo okazas kutime post ĉirkaŭ 45 tagoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.

Eksteraj ligiloj

Fotoj

Filmoj

Referencoj