Blankdorsa buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankdorsa buntpego
Blankdorsa buntpego
Blankdorsa buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dendrocopos
Specio: D. leucotos
Dendrocopos leucotos
(Bechstein, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankdorsa buntpego (Dendrocopos leucotos) estas birdo de la genro Dendrocopos kaj mezgranda buntpego, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra ĝenerale supre kaj blanka ĝenerale sube, sed ankaŭ ruĝa en markoj supre.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej granda de la buntpegoj pro sia 24-26 cm longo kaj 38- 40 cm de enverguro kun pezo de 100-112 g kaj ĝi havas plumaron similan al tiu de la Granda buntpego, sed kun blankaj strioj tra la flugiloj anstataŭ punktoj kaj ĉefe ne havas blankan ŝultran makulon, sed tute nigran supran dorson kaj tre blankan suban dorson kiu miksiĝas kun la blankaj strioj de la flugiloj. La masklo havas ruĝan kronon ĝis la nuko, dum la inon nigran. Krome kiel ĉe la Granda buntpego, tiu ĉi havas malhelgrizan bekon, flavecan frunton, nigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn tre striitajn nigre en flankoj, kiel ĉe la Mezgranda buntpego, kaj iom flavecan aŭ oranĝecan suban bruston kaj helruĝecan aŭ rozecan suban ventron. La nigra strio subvizaĝa komencas kiel brido kiel ĉe la Granda buntego, sed poste laŭiras la kolon kiel ĉe la Mezgranda buntpego kaj kiel ĉe tiu ne atingas la nukon, kio faras kroman diferencon kun la Granda buntpego kaj ke tiu havas pli blankan kapon.

Kun tuto la blanka pugo (tre kontrasta inter la nigraj supra dorso kaj vosto) estas la plej karaktera eco de la specio. En Eŭropo nur ankaŭ la Trifingra buntpego havas blankan pugon, sed ankaŭ ĝi estas blanka el la nuko al la pugo kaj la specio estas multe pli malgranda. Junuloj de Blankdorsa buntpego montras iom da ruĝo en krono.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Blankdorsa buntpego estas loĝanta kaj reproduktanta birdo de norda, centra kaj sudorienta Eŭropo, de Turkio kaj en Azio pli orienten ĝis Koreio kaj Japanio. La nomiga raso D. l. leucotos loĝas en centra kaj norda Eŭropo, el suda Skandinavio kaj Baltio al Aŭstrio kaj la raso D. l. lilfordii en Balkanio (Jugoslavio al Grekio) kaj Turkio. Estas malabunda birdo, kiu postulas grandajn, maturajn arbarojn kun multe da mortinta ligno. Vintre ili alproksimiĝas al urboj. La loĝantaro malkreskis en Skandinavio. En Svedio, la malpliiĝo de la loĝantaro devigis la registaron protecti la specion per nacia projekto pri Biodiverseco[1]. Aliaj rasoj loĝas en orientaj regionoj tiom malproksime kiom ĝis Koreio kaj Japanio.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Verde la monda distribuado de la specio

Estas la jenaj 12 subspecioj:

  • Dendrocopos leucotos fohkiensis
  • Dendrocopos leucotos insularis
  • Dendrocopos leucotos leucotos
  • Dendrocopos leucotos lilfordi
  • Dendrocopos leucotos namiyei
  • Dendrocopos leucotos owstoni
  • Dendrocopos leucotos quelpartensis
  • Dendrocopos leucotos stejnegeri
  • Dendrocopos leucotos subcirris
  • Dendrocopos leucotos takahashii
  • Dendrocopos leucotos tangi
  • Dendrocopos leucotos uralensis

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Por la reprodukta sezono ĝi elfosas nestotruon ĉirkaŭ 7 cm larĝan kaj 30 cm profundan en mortinta arbotrunko. Tie la ino demetas 3 al 5 blankajn ovojn kkiuj estas kovataj dum 10-11 tagoj. Ili manĝas ĉefe lignotraborantajn skarabojn kaj ties larvojn, kaj aliajn insektojn, nuksojn, semojn kaj berojn. La tamburado de maskloj estas tre laŭta, la alvoko inkludas mildan kiuk kaj pli longan kviik.

Nomoj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • En la bulgara, Белогръб кълвач
  • En la ĉeĥa, Strakapoud bělohřbetý,
  • En la germana, Weißrückenspecht,
  • En la franca, Pic à dos blanc,
  • En la itala, Picchio dorsobianco,
  • En la litova, Baltnugaris genys,
  • En la hungara, Fehérhátú fakopáncs,
  • En la nederlanda, Witrugspecht,
  • En la japana, オオアカゲラ,
  • En la norvega, Hvitryggspett,
  • En la pola, Dzięcioł białogrzbiety,
  • En la slovaka, Ďateľ bielochrbtý,
  • En la finna, Valkoselkätikka,
  • En la sveda, Vitryggig hackspett,
  • En la turka, Ak sırtlı ağaçkakan.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. National Biodiversity Action Plan of Sweden, Upsala (1999)

Referencoj[redakti | redakti fonton]