Blankdorsa himantopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankdorsa himantopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: Himantopus Himantopus
Specio: Blankdorsa himantopo Himantopus melanurus
Viellot 1817
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankdorsa himantopo, Himantopus melanurus, estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo

Abundas en humidejoj kaj marbordoj de suda Sudameriko, tio estas sude de Peruo, suda duono de Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj norda duono de Argentinio kaj Ĉilio. Norde de ties teritorio la Nigrokola himantopo, Himantopus mexicanus, intermiksiĝas kun la sudamerika formo Blankdorsa himantopo Himantopus (himantopus) melanurus.

Aspekto

Tiu specio estas svelta kaj fajnega. Plenkreskuloj havas longajn rozkolorajn krurojn, longan fajnan nigran bekon kaj estas ĉefe blankaj sube kun nigraj kapo, kolo kaj dorso.

Medio

La Blankdorsa himantopo troviĝas en estuaroj, lagoj, salaj flokoj, salfarejoj kaj rimarkindaj humidejoj de la supre menciita teritorio. Ankaŭ en laŭsezone humidejoj.

Kutimoj

Tiu specio manĝas per bekoplukado en kotejoj kaj lagobordoj, sed ankaŭ en tre profundaj akvoj ĉe strandoj; ĝi serĉas krustulojn, artropodojn, moluskojn, akvajn senvertebrulojn kaj fiŝetojn. Kiel manĝejoj tiu specio preferas estuarojn, salaj lagetoj kaj inunditaj terkulturejoj. Kiel restadejoj ĝi elektas lagobordojn kaj insuloj en neprofundaj akvoj. Ili estas solaj, laŭ paroj aŭ laŭ grupoj de ĝis cento. Kelkaj utiligas teknikon de malproksimigo de eventuala danĝerulo per ŝainigo de vundita flugilo. Aliaj povas rabie ataki fremdulojn.

Reproduktado

Tiu specio de himantopo elektas kotejojn, sekigitajn lagobordojn kaj digojn kiel nestolokojn, se la planko estas diserigebla. Tiu specio estas klasita kiel mezkolonia ĉar nestoj lokiĝas en izolitaj aroj. La nestoj establiĝas kutime ne tro proksime de akvobordo pro sekureco kaze de plialtiĝo de akvonivelo. La nesto estas enplanka truo kun kelkaj branĉetoj aŭ folioj ĉe digeto aŭ elkota monteto.

La ino demetas el tri ĝis kvin verdecajn brunmakulitajn ovojn, mezaveraĝe kvar. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum malpli ol unu monato. La idoj rapide elnestiĝas post eloviĝo kaj estas videblaj naĝantaj nur du horojn post eloviĝo kaj ankaŭ kapablas kuri surplanke. Tamen ili restas ĉe la nesto almenaŭ dum du tagoj.

Komparo kun aliaj himantopoj

Kelkaj opinias, ke temas pri kvin diversaj specioj de himantopoj kaj aliaj konsideras ilin kvin subspeciojn de Himantopo. La nordamerika formo nome Nigrokola himantopo havas malhelan kapon kaj blankan makuleton super okulo kiu ŝajnas duonmasko, dum tiu ĉi sudamerika formo Blankdorsa himantopo havas pli blankan kapon, ĉirkaŭ du trionojn, blanka kaj pro tio la blanka makulo ĉirkaŭokula ne videblas.