Blankenburg (Harco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blankenburg
Blazono
Blankenburg (Harco) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Wernigerode
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Blankenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°47′19″N 10°57′14″O  /  51.78861°N, 10.95389°O / 51.78861; 10.95389 (Blankenburg (Harco))
Alto super la marnivelo 288 m
Areo 45,23 km²
Telefona antaŭkodo 03944
Poŝtkodo 38889
Aŭtomobila kodo WR
Oficiala kodo 15 0 85 055
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Frank Schade
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Harzstr. 3
v  d  r
Information icon.svg

Blankenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wernigerode de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de la jaro 2010 la komunumo havis 21911 loĝantojn.

La urbo estas la administra centro de samnoma komunumaro, germane nomata Verwaltungsgemeinschaft. Geografie, Blankenburg apartenas al la mezalta montaro Harco.


Urbo kun multaj flankoj[redakti | redakti fonton]

La barokstilaj kasteloj kaj ĝardenoj, la historia urbocentro, muzeo pri gastigado (la tiuteme ununura en Germanujo!) kiel ankaŭ la monaĥejo de Sankta Miĥaelo ravigas la vizitantojn.


Ekskursoceloj[redakti | redakti fonton]

La burgo kaj fortikaĵo Regenstein kun la aglo- kaj falkobieno, la vitrofabriko en la urboparto Derenburg kaj la grimpadarbaro surpiede de la legendoza t.n. Diabla muro (germane: Teufelsmauer) estas inter la plej ŝatataj ekskursoceloj de la Harco taŭgaj por la tuta familio. Multnombraj migradopadoj kun elirpunkto en la urbo gvidas onin supren al la konataj interregionaj vojoj.


Saniga kaj bana infrastrukturoj[redakti | redakti fonton]

Kuracendaj gastoj bonege prizorgatas en la moderna kliniko Teufelsbad kaj en la aneksitaj institucioj por (re)bonstatigo. Refreŝiĝo akiratas en la liberaera naĝejo en Derenburg kaj en la biologia subĉiela naĝejo Am Thie.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Adolph Leibrock: Chronik der Stadt und des Fürstentums Blankenburg. – Blankenburg, 1864
  • Bernhard Kiekenap: Spuren des Löwen - Geschichte und Tradition in Braunschweig und Blankenburg. – Braunschweig: Appelhans Verlag, 2002
  • Johann Christoph Stübner: Merkwürdigkeiten des Harzes überhaupt und des Fürstenthums Blankenburg insbesondere. Vol. 1, Halberstadt 1791 (surreta teksto)
  • Johann Georg Leuckfeld: Genealogische und historische Beschreibung derer vormahls gelebten Grafen von Blanckenburg am Hartz-Walde. Frankfurt und Leipzig 1708 (surreta teksto)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


panoramo de Blankenburg vidata de la kastelo
Magnify-clip.png
panoramo de Blankenburg vidata de la kastelo