Blankfrunta abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankfrunta abelmanĝulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Merops bullockoides
(Smith, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankfrunta abelmanĝulo, Merops bullockoides, estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj tre amplekse disvastigita en subekvuatora Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas bele kolora, svelta birdo, kun distingiga nigra masko (unu el la traokulaj strioj plej rimarkindaj inter abelmanĝuloj), inter blankaj frunto kaj suba strio, brilruĝa gorĝo kaj kvadrata vosto. La supraj partoj estas verdaj, kun cinamokoloraj subaj partoj kaj ĝis nuko. La ventro estas brilblua. La beko estas granda, nigra, akrapinta kaj iom subenkurba. La voĉo estas profunda kriĉado[1].

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Blankfrunta abelmanĝulo troviĝas en la ampleksaj regionoj de savanoj de subekvatora Afriko. La habitato komune konsistas el malferma kamparo, ofte ĉe ravinoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nestumado kaj Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Blankfrunta abelmanĝulo nestumas en kolonioj averaĝe de 200 individuoj, kie ili elfosas ripozan kaj nestan tunelojn en klifoj aŭ riverbordoj terecaj. La loĝantaro de tiuj abelmanĝuloj povas havi teritorion tra multajn kvadratajn kilometrojn de savano, sed revenas al la sama kolonio por ripozi, grupiĝi kaj reproduktiĝi. La Blankfrunta abelmanĝulo havas unu el la plej kompleksan socian sistemon bazitan sur familio trovebla en birdoj.

Kolonioj inkludas socian monogamion, tio estas ampleksigitajn familigrupojn kun koincidantaj generacioj, konataj kiel "klanoj" kiu montras kooperativan reproduktadon. Nereproduktantaj individuoj iĝas helpantoj al samfamilianoj kaj zorgas la idaron. Ĉe la Blankfrunta abelmanĝulo, tiu helpokonduto estas tre disvastigita kun helpantoj zorgantaj en duono de la nestoklopodoj[2]. Tiuj helpantoj povas helpi ĉe ĉiu tasko de la reprodukta klopodo, el elfosado de la ripoz- kaj nestotunelo, ĝis manĝigado de la ino, kovado kaj manĝigado de la idaro; tiu kutimaro produktas grandan favoregan efekton por pliigi la nombron de la idaro atingita[3].

Nur 50% de nereproduktuloj en kolonio tipe iĝas helpantoj, kaj ĉu individuo iĝas helpanto aŭ ne kaj ĝis kioma grado ĝi havigas helpon ege dependas el la grado de Parenceco. Nereproduktuloj ju pli iĝas helpantoj kiam la reproduktaj paroj estas proksimaj genetikaj parencoj.

Inoj de Blankfrunta abelmanĝulo elirantaj el nestotuneloj devas eviti persekutadon de aliaj maskloj kiuj povas trudi ŝin surgrunde kaj perforti ŝin. Tiu kutimaro okazas ĉefe kontraŭ inoj ovodemetontaj, ĉar tiele tiuj perfortemaj maskloj povas sukcesi ke ŝi demetu liajn ovojn anstataŭ tiuj de ŝia partnero[4].

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La dieto el tiu ĉi specio komponiĝas ĉefe el abeloj, sed ili povas kapti aliajn flugantajn insektojn depende de la sezono kaj la disponeblo de predoj. Oni observis du ĉasmetodojn. Ili povas gvati kiel rabobirdoj el malaltaj branĉoj de arboj aŭ arbustoj, aŭ gliti malalte el siaj gvatejoj kaj ŝvebi mallonge por kapti insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Hamlyn photographic guide to birds of the world, enkondukita de Christopher Perrins; ĝenerala eldonisto: Andrew Gosler, Londono : Hamlyn, 1991, ISBN 0-600-57239-0
  2. S.T. Emlen and P.H. Wrege, (1988), The role of kinship in helping decisions among white-fronted bee-eaters, Behavioral Ecology and Sociobiolgy 23(5) 305-315
  3. S.T. Emlen (1997) Family Dynamics of Social Vertebrates in Behavioural Ecology: An evolutionary approach 4th Edition, Ed. by J.R.Krebs and N.B.Davies
  4. S.T. Emlen and P.H. Wrege, (1986), Forced copulations and intraspecific parasitism: two costs of social living in the white-fronted bee-eater, Ethology 71 2-29