Blankfrunta paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankfrunta paruo
Blankfrunta paruo
Blankfrunta paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Cyanistes
Specio: C. semilarvatus
Cyanistes semilarvatus
(Salvadori, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankfrunta paruo (Cyanistes semilarvatus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas malmulte konata kaj disvastigata ĉar estas endemio de Filipinoj kie ili loĝas en Luzono (raso snowi en norda Sierra Madre, nomiga semilarvatus en centra kaj suda Sierra Madre kaj kelkaj aliaj lokoj sude kaj okcidente) kaj Mindanao (raso nehrkorni, konata el nur ok lokoj). Ĝi estas ĝenerale konsiderata rara kaj loka, kvankam ĝi estas iom pli komuna en Sierra Madre.

Melaniparus semilarvatus, Keulemans

Ĝi estas ege diferenca laŭ plumaro disde ne nur la aliaj membroj de la genro Cyanistes, sed ankaŭ de aliaj membroj de la familio de Paruedoj, ĉar ĝi estas ege nigra kun foje bluecnuancaj flugilplumoj kaj nur kiel rimarkinda eco diferenciga flanka frunto, kio nomigas la specion en la komuna nomo. La beko estas pli fortika ol ĉe aliaj membroj de la genro kaj la vosto proporcie malpli longa.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj ĉu praarbaroj ĉu bordoj ĉu duarangaj de malaltaj teroj aŭ montetoj de ĝis 1,150 m super marnivelo. La specio estas minacata pro perdo de habitato tio estas senarbarigo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj ĉefe en plej altaj tavoloj de arboj.

Fonto[redakti | redakti fonton]