Blankgorĝa bruna bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankgorĝa bruna bucero
Kaeng Krachan, Tajujo
Kaeng Krachan, Tajujo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Vertebruloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj birdoj Coraciiformes
Familio: Buceredoj Bucerotidae
Genro: Anorrhinus
Specio: A. tickelli
Anorrhinus tickelli
(Blyth, 1855)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj

Ptilolaemus tickelli

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La blankgorĝa bruna bucero ( Ptilolaemus tickelli ) el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj vidiĝas en la ĉina provinco Junnan ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo, kaj ankaŭ en la zono de Hindio ĝis Hindoĉinio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Blankgorĝa bruna bucero longas 68 centimetrojn. Ĝia supra korpo estas olivgriza kaj ĝia frunto pala. Ĝi havas fortan okcipitan kreston olivgrizan kun blankaj strioj; ĝiaj primaraj kovraj plumoj estas flavblankaj kun nigraj pintoj kaj ĝiaj primaraj flugplumoj nigraj. Sub la plumaro troviĝas unu ekstera plumalo kun flava makulo kaj flavblanka pinto; ĉe ĝiaj centraj vostoplumoj kaj plumoj sur la dorso troviĝas mallarĝaj kaj blankaj pintoj, kaj ĝiaj ceteraj nigraj vostoplumoj kun blankaj pintoj brilas bronze; ĝiaj gorĝo kaj kolaj flankoj estas blankaj, kaj ĝia malsupra korpo estas cinamkolora. Ĉe la supra parto de ĝia granda beko troviĝas malgranda kornosimila ekkreskaĵo vaksflava, la irisoj de ĝiaj okuloj estas pure brunaj, kaj la ĉirkaŭaĵoj de ĝiaj okuloj estas nudaj kaj bluaj. La birdino estas simila al la virbirdo, sed ĝia kornosimila elkreskaĵo estas malpli granda.

Biotopoj[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio vivas sur ebenaĵoj, montetoj kaj en ĉiamverdaj kaj sekaj arbaroj je naŭcent metroj super la marnivelo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, ili vivas kvin aŭ dek kvinope kaj aktivadas sur la pinto de arboj. Dum flugado ili eligas bruon malpli grandan ol tiu de la malabara bunta bucero. Ilia krio similas al tiu de la lasta sed estas pli milda. Dum flugado kaj ripozado ili krias senĉese. Ili estas tre timemaj kaj malfacile alireblaj. Ili preskaŭ ĉiam serĉas nutraĵojn sur arboj, sed malofte surtere. Ili prefere manĝas arbosemojn, fruktojn kaj berojn, kelkfoje ankaŭ malgrandajn birdojn kaj insektojn. Kiam ili firme kaptas vivan animalon per la beko kun segildentoj, ili jen fermas jen malfermas la bekon, por ke la kaptaĵo moviĝu supren kaj malsupren. Post kiam la ĉasaĵo estas frotmortigita, ili tenas ĝin per bekpinto, ĵetas supren kaj poste englutas ĝin. Ĉiujare en februaro kaj marto ili pariĝas. La regenerado de la blankgorĝa bruna bucero estas simila al tiu de la malabara bunta bucero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

teksto+fotoj