Blankkapa gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankkapa gruo
Grus monacha.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruoj Grus
Specio: G. monacha
Grus monacha
Temminck, 1835
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La blankkapa gruo (Grus monacha) el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de gruedoj vivas en la orienta parto de la palearkta ekozono, generas en Siberio de Sovetunio kaj Hejlongĝjang-baseno de la Nordoriento de Ĉinio kaj travintras en Hindio, Japanio, Koreio, Bangladeŝo kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero de Ĉinio. Ĝi estas kovrita plejparte de grizaj plumoj, escepte de la blankaj plumoj ĉe la kapo kaj la supra kolo. Kaj ĝia ruĝa nudhaŭta frunto surhavas nigrajn lanugojn.

Dum travintrado la gruoj iras serĉi manĝaĵojn antaŭtagmeze kaj ripozas ĉe malprofunda lago tagmeze. Serĉante manĝaĵojn, ili aktivadas kun familio kiel unuo kaj tenas certan distancon inter familioj. Ĉiu familio konsistas el du, tri aŭ kvar membroj, sed la nombro de familio el gepatroj kaj unu ido konsistigas 57,1% de la totala nombro de la familioj. Ili serĉas manĝaĵojn en interspaco de 15-20 kilometroj, kie ofte troviĝas blanknukaj gruoj, cikonioj kaj ardeoj, tamen ili ne aktivadas kune kun ili. La blankkapaj gruoj manĝas ĉefe radikojn kaj tigojn de sovaĝa apio (Vallisneria spiralis), kaj ankaŭ radikojn, tigojn, fruktojn kaj burĝonojn de musko, poligono (Polygonum lapathifolium) kaj malajaj lagherbaĉoj (Potamogeton malaianus). Antaŭ noktiĝo ili flugas al sia tranoktejo sur altaĵo, kie ili kolektiĝas en granda grupo. Spritaj kaj atentemaj ili ofte havas siajn gardostarantojn, kiuj donas signalon, kiam ili vidas lumon aŭ estas timigitaj. La blankkapa gruo estas facile bredebla, sed malfacile fekundigebla. La virgruo krias per unusilaba sono, iom levante siajn flugilojn, sed la gruino per dusilaba sono, iom delikata kaj obtuza. La kriado similas al tiu de la ruĝverta gruo. La du ovoj demetitaj de la gruino estas kune kovataj de la gegruoj, kaj la kovado daŭras 28 tagojn. La du ĵus eloviĝintaj gruidoj en sama nesto ofte interbatalas, kaj ĉiam la pli malforta el ili mortas en la batalo, tial restas nur unu viva, se ili ne estas apartigitaj post sia eloviĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]