Blankkola korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankkola korvo
Blankkola korvo
Blankkola korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. albicollis
Corvus albicollis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankkola korvoBlankkola korako, Corvus albicollis, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj, kiu loĝas en Afriko. Oni devas ne konfuziĝi inter tiu specio kaj la multe pli malgranda Blanknuka korvo (Corvus splendens), ĉar ambaŭ havas blankecajn nukojn, sed krome estas multaj morfologiaj diferencoj. Vere tiu ne havas blankan la tutan kolon sed ĉefe la nukan parton, dum la alia estas nek tiom nigreca nek tiom korakeca.

Tiu ĉi estas iom pli malgranda (50-54 cm longa) ol la Komuna korako aŭ eĉ sia plej proksima parenco nome la Dikbeka korvo C. crassirostris. Tiu havas multe pli mallongan voston kaj pli fortan bekon kun blanka pinto kiu estas ege arkoforma (preskaŭ tiom kiom ĉe la Dikbeka korvo); ili diferenciĝas ĉar la Dikbeka korvo havas blankan pli larĝan kaj altan zonon al la alta nuko kaj ne tiom la suban malantaŭan kolon. Kvankam ĝenerale nigra, la gorĝoj, brusto kaj kolo estas nigrecbrunaj, kun iom da purpura brilo. La plej karaktera trajto (kio nomigas la specion) kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo estas granda longa makulo de blankaj plumoj en malantaŭo de suba kolo.

Distribumapo

Ili loĝas en orienta kaj suda Afriko el Somalio kaj suda Etiopio al Sudafriko en malferma kaj montara kamparo. Ili estas tre komunaj en etaj urboj kaj vilaĝoj tiom kiom estas proksime montoj aŭ montetoj por ripozado kaj nestumado.

Plej parto de la manĝo estas atingata el surgrunde, sed ili manĝas ankaŭ el arboj. Oni vidis ilin foje faligantajn testudon el alto sur malmola grundo, prefere sur rokoj kaj poste masupreniri por manĝi ĝin aŭ eĉ ripeti se ne estas sufiĉe rompita. Blankkolaj korvoj povas facile manĝi ankaŭ kadavraĵojn el surveturitaj bestoj. Ili manĝas ankaŭ frukton, grenon, insektojn, etajn reptiliojn, akridojn kaj homajn restaĵojn se ili ne estas persekutataj, kaj eĉ ili povas manĝi en kotoj kaj ĝardenoj sufiĉe libere.

Nestojn oni konstruas ĉefe en klifokornicoj sed ankaŭ eventuale en arbo. La ino demetas kutime 3-5 ovojn.

Ofte priskribita kiel korako kun malseka gorĝo, ili havas tre similan alvokon kun la Komuna korako, sed kun pli raŭkaj notoj. Ili havas krakon kiel la korako sed kun pli susura noto aldone.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Filmoligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]