Blankkola longvosta fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola longvosta fazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Sirmatikoj Syrmaticus
Specio: Blankakola longvosta fazano Syrmaticus ellioti
Swinhoe 1872
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakola longvosta fazano (Syrmaticus ellioti) el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas specio propra al Ĉinio kaj vivas en suda Anhujo, okcidenta Ĝeĝjang, nordokcidenta Fuĝjano, orienta Ĝjangŝjio kaj norda Gŭangdong. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj.

Ĝi estas granda, ĝis 80 cm longa, brunablanka fazano kun nigra gorĝo, helbrunaj supraj partoj, blankaj ventro, nuko kaj flugilstrioj, ruĝa nuda vizaĝa haŭto kaj longa ruĝecstria blankeca vosto. La ino estas ruĝecbruna birdo kun nigreca gorĝo, blankeca ventro kaj blankapinta vosto.

La Blankakola longvosta fazano estas endemia de Ĉinio, kie ĝi loĝas en ĉiamverdaj kaj montaj arbaroj de sudorienta Ĉinio, je altitudoj de ĝis 6,200 futoj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, folioj kaj beroj.

La scienca nomo rememoras la usonan ornitologon Daniel Giraud Elliot.

Aspekto

La maskla birdo havas malheletan kapon (pli precize ampleksa ruĝa nuda haŭtaĵo vizaĝa kaj bruna krono) kaj blankan kolon (kiu nomigas la specion) kie ege kontrastas nigraj gorĝo, vertikala gorĝostrio kaj suba kolrando; ĝiaj supra dorso kaj brusto estas tre brile ruĝecbrunaj brune punktecaj, ankaŭ ambaŭ flugiloj estas brunaj, kun du blankaj flugilstrioj unu ŝultra kaj alia suba kaj inter ili alia nigreca flugilstrio; la malsupra dorso kaj talio estas malhelaj, kun blankaj makuloj, la vosto montras blankajn kaj brunajn striojn. La brilbruna dorso ege kontrastas kun la blanka ventro kiu montras flankan makulecon. La kruroj estas grizaj.

La femala birdo sin vestas per kaŝtanbrunaj plumoj, la supra korpo estas plena de nigraj strioj kaj makuloj, la dorso estas ornamita per blankaj lancoformaj strioj; la ventro montriĝas brunblanka, la eksteraj vostoplumoj plejparte estas brunaj.

La birdo longas 45-85 cm, pezas 500-1,100 g kaj ĝia vosto estas 17-47 cm longa.

Kutimaro

La Blankakolaj longvostaj fazanoj loĝas en montregionoj kaj en arbaroj en montvaloj kaj ankaŭ videblas en densaj bambuaroj kaj arbustaroj en maldensaj pinaroj. Ili agas aŭ pare aŭ grupete laŭ malsamaj sezonoj. Ili estas timemaj, malofte krias, kaj pro tio ili estas malfacile troveblaj. Ili lertas en kurado kaj flugado kaj loĝas ne miksante sin kun alispecaj fazanoj.

Guŝoj, semoj, beroj kaj junaj folioj estas iliaj ĉefaj manĝaĵoj.

Marto kaj aprilo estas ilia pariĝa sezono. Tiam la birdoj flugas en la aero svingante la flugilojn kaj akute krias. Persekutante la birdinon, la virbirdo sin turnas al la lasta, tenante unu flugilon malsupren kaj la alian supren, kun vosto etendita flanken, kaj obtuze krias. Ĝi ne ĉesas persekuti antaŭ ol pariĝi. Post kiam la birdino demetas 6-12 ovojn, ĝi komencas kovi ilin. La kovado daŭras 24-25 tagojn. La ĵus elkovita ido havas pezon de 20 g. Bredate la birdidoj elkreskas post unu jaro, tiam la junaj virbirdoj jam ekhavas deziron de pariĝo; ankaŭ la junaj birdinoj povas demeti ovojn, sed malmultaj el ili povas esti fekundigitaj. La maturiĝo de la birdoj bezonas du jarojn en la naturaj kondiĉoj.

Ili estas facile bredeblaj birdoj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio kaj ĉasado por manĝo, la Blankakola longvosta fazano estas konsiderata Vundebla ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en Apendico I (1) de CITES.

Referencoj

Eksteraj ligiloj