Blankmakula monalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankmakula monalo
Lophophorus sclateri.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophophorus
Dunomo
Lophophorus sclateri
Jerdon, 1870
Konserva statuso
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Blankmakula monalo, Blankmakula lofoforo, Sklatera lofoforo, Senkresta monaloSklatera monalo (Lophophorus sclateri, ankaŭ konata kiel Monalo de Sclater, nomata pro zoologo Philip Sclater) estas kokoforma birdo en la familio de Fazanedoj.

Ĝia vivloko estas la montaro Himalajo en Azio, kaj ĝi estas trovebla en la montaraj arbaroj de sudokcidenta Ĉinio (sudorienta Tibeto), nordorienta Barato, kaj nordorienta Birmo. Ili loĝas je 2,500 al 4,200 m super marnivelo.

Enhavo

[redakti] Aspekto

Ĝi estas granda, proksimume 68 cm longa, membro de la grupo de fazanoj en orienta Himalajo. Kiel ĉe aliaj monaloj, la masklo estas brilkolora birdo. Li havas tre irizecan purpurverdajn suprajn partojn ĉefe en flugiloj kun verdigraj ŝultroj kaj ankaŭ bluecajn kaj nigrecajn areojn, mallongajn kaj krispajn metalecverdajn kronoplumojn, kuprecajn kolon kaj nukon, purpurnigran gorĝon, blankajn suban dorson kaj pugon, blua ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo, flavecoranĝa beko kaj brunaj irisoj. Ĉe la nomiga subspecio, la vosto estas blanka kun larĝa markata helbruna centra zono, dum la vosto estas tute blanka ĉe la L. s. arunachalensis el okcidenta Arunaĉal Pradeŝ en Barato.[1]

Temas pri specio kun seksa duformismo. La senkresta ino estas ĉefe malhelbruna birdo (pli malhelbrunaj ol aliaj monalinoj) kun blankaj gorĝo kaj vostopinto, senkolora ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo kaj palflava beko.

Malkiel ĉe la aliaj du monaloj, la Sklatera masklo ne havas evidentan, sed multe pli mallongan kreston. Ĝi estas iom pli malgranda ol la Himalaja lofoforo.

[redakti] Kutimaro

La dieto de la Sklatera monalo estas simila al tiu de aliaj membroj de la genro Lophophorus, probable konsista ĉefe el tuberoj, radikoj, bulboj, artropodoj, roduloj, semoj kaj floroj.

La ino kutime demetas inter 2 kaj 5 ovojn. La masklo de la Himalaja monalo gvardias la neston kaj helpas en idozorgado, sed oni ne scias ĉu ankaŭ la masklo de la Sklatera monalo partoprenas en nestodefendo, sed estas probable.

[redakti] Aliaj

La latina scienca nomo omaĝas la britan zoologon Philip Lutley Sclater.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio kaj troĉasado en kelkaj areoj por manĝo kaj pro ties plumoj, la Sklatera monalo estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en Apendico I (1) de CITES.

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Referencoj

  1. Suresh Kumar R. & P. Singh (2004). A new subspecies of Sclater’s monal Lophophorus sclateri from western Arunachal Pradesh, India. Bulletin of the British Ornithologists Club 124(1): 16-27.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj