Blanknigra muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknigra muŝkaptulo
Blanknigra muŝkaptulo, maskla plenkreskulo Kantado de maskla blanknigra muŝkaptulo, registrita en Yarner Wood, Devon, Anglio Kantado de maskla blanknigra muŝkaptulo, registrita en Yarner Wood, Devon, Anglio
Blanknigra muŝkaptulo, maskla plenkreskulo
Kantado de maskla blanknigra muŝkaptulo, registrita en Yarner Wood, Devon, Anglio
Kantado de maskla blanknigra muŝkaptulo, registrita en Yarner Wood, Devon, Anglio
Blanknigra muŝkaptulo, ino
Blanknigra muŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. hypoleuca
Ficedula hypoleuca
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ficedula hypoleuca MHNT

    La Blanknigra muŝkaptulo, Ficedula hypoleuca, estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, unu el la kvar specioj de Nigrablankaj muŝkaptuloj de Okcidenta Palearkto. Ili reproduktiĝas en plej parto de Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintras ĉefe en okcidenta Afriko.

    Priskribo[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas 12-13.5 cm longa birdo. La reprodukta masklo estas ĉefe nigra supre kaj blanka sube, kun granda blanka flugilmakulo, blankaj vostobordoj kaj malgranda blanka frunta makulo. La iberia subspecio iberiae (konate kiel Iberia blanknigra muŝkaptulo ) havas pli grandan fruntan makulon kaj palan pugon. Nereproduktantaj maskloj, inoj kaj junuloj havas anstataŭ nigrajn partojn palbrunajn, kaj povas esti tre malfacile distingeblaj el aliaj specioj de la sama genro Ficedula, ĉefe el la Blankakola muŝkaptulo, kun kiu tiu specio hibridiĝas je ioma etendo (Parkin 2003).

    La beko estas nigra, kaj havas la larĝan sed pintoforman tipon de la dumflugaj insektomanĝantoj. Krom kapti insektojn dumfluge, tiu specio ĉasas raŭpojn inter la seka kverkofoliaro, kaj manĝas ankaŭ berojn. Ili estas multe pli fruprintempa migranto ol la pli dumfluga Griza muŝkaptulo, kaj ties laŭta ritma kaj melodia kanto estas karaktera de la kverkarbaroj printempe.

    Ili estas birdoj de deciduaj arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj, kun prefero por kverkoj. Ili konstruas malferman neston en arbotruo, kaj prete adaptiĝas al fruntomalferma nestoskatolo. La ino demetas 4-10 ovojn.

    La tre simila Atlasa muŝkaptulo (Ficedula speculigera), de la montoj de nordokcidenta Afriko estis iam klasata kiel subspecio de Blanknigra muŝkaptulo.

    Statuso en Anglio[redakti | redakti fonton]

    Ili malpliiĝis je 25% dum la lastaj 25 jaroj. Ili ĉesis reproduktiĝi en kelkaj partoj de sia iama teritorio en Britio. Oni povas trovi tiun informon ĉe National Biodiversity Network [1][rompita ligilo].

    Vivociklo[redakti | redakti fonton]

    Habitato[redakti | redakti fonton]

    Ili reproduktiĝas en larĝafolia arbaro de altaj teroj. Tio signifas ke en Britio ili limiĝas pro geografio al nordo kaj okcidento. Ili preferas maturajn arbarojn de kverkoj, sed reproduktiĝas ankaŭ en maturaj arbaroj de fraksenoj kaj betuloj de altaj teroj.

    Ili postulas altan horizontan videblecon – malabundo de arbustoj kaj subkreskaĵaro, sed kun alta proporcio de musko kaj herbo. Oni bezonas administri la paŝtadon kaj forstadon por pluhavi la tradiciajn arbarojn. Tiu specio uzas maturajn malfermajn arbarojn de koniferoj kie abundas naturaj arbotruoj. Ĝenerale ili preferas arbojn kiuj havas arbotruojn, ekzemple mortintaj arboj aŭ mortintaj branĉoj en sanaj arboj. Ili ŝatas ankaŭ likenojn kiuj krekas sur arboj.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, 'BirdLife International, 2004, 51686, Ficedula hypoleuca, 12a majo 2006. Malplej zorgiga
    • Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. Bird Study 50(3): 223–242. HTML resumo

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]