Blanknuka gruo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
en Nederlando
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Grus vipio Pallas, 1811 |
||||||||||||||
La blanknuka gruo (Grus vipio) el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de gruoj. La birdoj estas proksime 130 cm alta kaj pezas proksime 5,6 kilogramojn. Ili havas rozkolorajn krurojn, grizan kaj blankan kolon, kaj ruĝan areon de la vizaĵo. Ili estas minacata specio, kaj nur preskaŭ 5.000 birdoj de ĉi tiu specio ekzistas sovaĝe.
La birdoj fekundiĝas en nordorienta Mongolio, nordorienta Ĉinio, kaj apudaj areoj de sudorienta Rusio, kie sciencistoj klopodas pligrandigi la specion. Iuj birdoj migras al la Jangzi-rivero, Koreio, kaj Japanio.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/07/04/1@26524.htm Artikolo kaj fotoj ĉe ĈRI.
- http://www.savingcranes.org/species/white_naped.cfm Internacia Gru-Fondaĵo paĝo pri la blanknuka gruo (angla)
[redakti] Referencoj
- ↑ BirdLife International (2006). Grus vipio. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11-a de majo 2006. Databazero inkluzivas vivlokan mapon kaj kialon de la minacateco, kaj uzatan kriterion.
