Blanknuka korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanknuka korvo
Blanknuka korvo
Blanknuka korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. splendens
Corvus splendens
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blanknuka korvo (Corvus splendens), konata ankaŭ kiel Kolomba korvo estas komuna azia birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas laŭ grando inter la Monedo kaj la Nigra korniko (40 cm longa) sed ĝi estas relative pli svelta ol ili. La frunto, krono, gorĝo kaj supra brusto estas tre brilnigraj, dum kolo kaj brusto estas pli helgrizbrunaj. Flugiloj, vosto kaj gamboj estas nigraj. Estas regionaj variadoj en la dikeco de la beko kaj la koloretendo en areoj de la plumaro.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas ampleksan distribuadon en suda Azio, kie estas indiĝena el Nepalo, Barato, Pakistano, Sri-Lanko, Maldivoj kaj insuloj Lakŝadivoj, Sudokcidenta Tajlando kaj marbordo de suda Irano. Ĝi estis enmetita en Orienta Afriko ĉirkaŭ Zanzibaro (ĉirkaŭ 1897[1]) kaj Sudanhavenurbo, kaj alvenis en Aŭstralion per ŝipo sed nune gix estis formortigita. Ĵuse ĝi atingis Eŭropon, kaj estis bredata en Hoek van Holland ekde 1998.[2] Ĝi asocias kun homaj setlejoj en sia tuta teritorio, el etaj vilaĝoj al grandaj urboj. En Singapuro estis denseco de 190 birdoj/km2 en 2001 kie oni klopodis malpliigi la populacion.[3]

Pro etendo de homa populacio en ties areoj, tiu specio proporcie multobliĝis. Ĉr ĝi estas ĉiomanĝanta kadavromanĝanto, tio permesis ilin prosperi en tiaj cirkonstancoj.

La invadeblo de la specio estas granda ĉe la tropikoj. Ankoraŭ ne aperis en Ameriko. Tiu specio povas uzi resursojn ege flekseble kaj ŝajne asocias kun homoj, ĉar oni ne konas populaciojn sendepende de homoj.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Gepatroj manĝigantaj junulojn
Nesto kun ovoj

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe ĉe homaj restaĵoj, etajn reptiliojn kaj aliajn animalojn kiel insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj, ovojn, birdidojn, grenon kaj fruktojn. Plej parto de la manĝo estas prenata el sur grundo, sed ankaŭ el arboj se estas tia oportuno. Ĝi estas tre oportunema birdo kaj pro ties ĉiomanĝanta dieto, ĝi povas survivi el preskaŭ ĉio kio manĝeblas.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ necesas kelkaj arboj surloke por ties sukcesa reproduktado, kvankam ili eventuale nestumas ankaŭ en telefonfostoj.[5] La ino demetas 3-6 ovojn en tipa nesto el bastonetoj, kaj eventuale estas kelkaj nestoj en la sama arbo. En Suda Azio ili estas parazititaj de la Azia koelo. Reproduktado en Barato kaj en Duoninsula Malajzio estas el aprilo al julio. Ili preferas grandajn arbojn kun densaj kronoj por nestumado.[6]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas akra kaaa-kaaa.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Oni suspektas, ke paramiksovirusoj, kiel PMV 1 kio kaŭzas de la malsano de Newcastle[7] povas esti disvastigataj de la Corvus splendens. Eksplodoj en Barato el la malsano de Newcastle estis ofte antaŭenigitaj de morteco ĉe korvoj.[8] Oni trovis ilin portantajn ankaŭ Cryptococcus neoformans kiuj povas kaŭzi la kriptokokozon ĉe homoj.[9]

Tiu specio en Tanzanio kurioze montris maleston de sangoparazitoj kvankam kelkaj el tiaj specioj kiel Trypanosoma corvi estis unue priskribitaj kiel el tiu specio.[10]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cooper, John E. (1996) Health studies on the Indian house crow (Corvus splendens) Avian Pathology 25(2):381
  2. Ottens, G. (2003) Background and development of the Dutch population of House Crows Corvus splendens. Limosa 76(2):69-74
  3. Brook, B.W., Sodhi, N.S., Soh, M.C.K., Lim, H.C. (2003) Abundance and projected control of invasive house crows in Singapore. Journal of Wildlife Management 67(4):808-817
  4. Nyari, A., Ryall, C. and Peterson, A. T. 2006. Global invasive potential of the house crow Corvus splendens based on ecological niche modeling. J. Avian Biol. 37:306-311.
  5. Lamba, B.S. 1963. The nidification of some common Indian birds. Part I. J. Bombay Nat. Hisl. Soc. 60:121-133
  6. Soh MCK, NS Sodhi, RKH Seoh, BW Brook (2002) Nest site selection of the house crow (Corvus splendens), an urban invasive bird species in Singapore and implications for its management. Landscape and Urban planning 59:217-226
  7. Roy, P., Venugopalan, A.T., Manvell, R. 1998 Isolation of Newcastle disease virus from an Indian house crow. Tropical animal health and production 30 (3):177-178
  8. Blount, W.P. (1949). Diseases of Poultry. (London, Balliere, Tindall and Cox).
  9. S. Gokulshankar, S. Ranganathan, M. S. Ranjith and A. J. A. Ranjithsingh (2004) Prevalence, serotypes and mating patterns of Cryptococcus neoformans in the pellets of different avifauna in Madras, India. Mycoses, 47:310–314
  10. Dirie, M.F., Ashford, R.W., Mungomba, L.M., Molyneŭ, D.H. & Green, E.E. (1990). Avian trypanosomes in Simulium and sparrowhawks (Accipiter nisus). Parasitology, 101,243-247.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]