Blankokula riverhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankokula riverhirundo
Blankokula riverhirundo
Blankokula riverhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Pseudochelidon
Specio: P. sirintarae'
Pseudochelidon sirintarae
(Kitti, 1968)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankokula riverhirundo (Pseudochelidon sirintarae, foje Eurochelidon sirintarae) estas paserina birdo, unu el la du membroj de la subfamilio de riverhirundoj de la familio de hirundoj nome Hirundedoj. Ĝi estas konata nur de ununura vintrejo en Tajlando, kaj povas esti formortinta ĉar ĝi ne estis vidata post 1980.

La plenkreskulo de Blankokula riverhirundo estas mezgranda hirundo, kun ĉefe brila nigroverdeca plumaro, blanka pugo kaj vosto kiu havas du longegajn fajnajn centrajn vostoplumojn kun longaj larĝaj rakedoj je la pintoj. Ĝi havas blankan okulon kaj larĝan, brilan verdoflavecan bekon. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la junuloj ne havas la vostorakedojn kaj estas ĝenerale pli brunaj ol la plenkreskulo. Oni scias malmulte de la kutimaro aŭ la reprodukta habitato de tiu specio, kvankam kiel ĉe aliaj hirundoj ĝi manĝas insektojn kaptitajn dumfluge, kaj ripozas enkanejoj vintre.

Tiu endemismo de Tajlando aperis en tiea poŝtmarko de 1975 kiel unu el serio de kvar poŝtmarkoj priskribante tajlandajn birdojn,[1] kaj en ormonero de 1974 pri konservado.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blankokula riverhirundo estas unu de du membroj de la subfamilio de riverhirundoj nome Pseŭdoĥelidonenoj, dum la alia estas la Afrika riverhirundo (Pseudochelidon eurystomina) de la baseno de la Rivero Kongo en Afriko. Tiuj du specioj posedas kvanton de distingaj karakteroj kiuj markas ilin for de la aliaj hirundoj, inklude ties fortikajn krurojn, piedojn kaj bekojn.[3]

La amplekso de ties diferencoj el la aliaj hirundoj kaj la ampleksa geografia separo de tiuj du hirindoj sugestas, ke ili estas restantaj populacioj de grupo de specioj kiuj diverĝis el la ĉefa stirpo de hirundoj frue en ties evoluo.[3]

La nomo de la genro Pseudochelidon (Hartlaub, 1861) devenas el la greka prefikso ψευδο/pseŭdo "falsa" kaj χελιδον/ĥelidOn, "hirundo", tio estas falsa hirundo.[4] La nomo de la specio P. sirintarae rememoras la princinon Sirindhorn de Tajlando.[5]

La afrika kaj azia specioj de Pseudochelidon diferenciĝas markite en la grando de siaj bekoj kaj okuloj, sugeste ke ili havas diferencajn mangokutimojn, ĉar la Blankokula riverhirundo probable kapablas kapti multe pli grandajn predojn. La Tajlanda specio havas ankaŭ pufan, fortan "buŝon" (karna interno de la beko) malkiel la milda, pli karneca, kaj multa malpli elstara buŝo de la Afrika riverhirundo, kaj ĝi estas foje lokita en separata unutipa genro Eurochelidon, kiel proponite ekzemple en 1972.[6] Tamen tio ne estis larĝe akceptita de aliaj fakuloj; sed, BirdLife International nuntempe uzas la nomon Eurochelidon.[7]

Disvastiĝo kaj biotopoj[redakti | redakti fonton]

La ununura loko kie la birdospecio estis vidata

La Blankokula riverhirundo estis malkaŝita tiom ĵuse kiom en 1968 de la tajlanda ornitologo Kitti Thonglongya,[8] kiu kolektis naŭ specimenojn retokaptitaj de profesiaj birdoĉasistoj kiel parto de nokta ĉasado de migrantaj birdoj en ripozejo de la plej granda lago de Tajlando nome Bueng Boraphet en la provinco Nakhon Sawan.[9]

Tiu orientalisa specio estis vidata nur en tiu loko, ĉiam inter la monatoj de novembro kaj februaro, kaj oni supozas, ke la vintra habitato estas en apudaj malfermaj akvejoj por manĝo, kun kanejoj por ripozejoj nokte.[10] La Blankokula riverhirundo tre verŝajne estas migranta, sed ties reproduktaj teritorioj kaj habitatoj estas nekonataj, kvankam eble en rivervaloj de Norda Tajlando aŭ sudokcidenta Ĉinio;[3] supozita bildo de tiu specio en ĉina rulpentraĵo eble montras pli verŝajne ekzempleron de Orienta glareolo (Glareola maldivarum).[11] Ankaŭ Kamboĝo kaj Birmo estis sugestitaj kiel ebla rifuĝejo por tiu specio,[10] sed eĉ oni pluhavas dubojn ĉu vere la specio estas entute migranta.[5]

Se la reprodukta biotopo similas al tiu de la Afrika riverhirundo, tre verŝajne la biotopo estas arbaraj valoj de grandaj riveroj; tio povas havigi sablobordojn kaj insulojn por nestumado, kaj arbarojn super kiuj la birdoj povas kapti insektojn.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Blankokula riverhirundo estas mezgranda hirundo, 18 cm longa kaj ĉefe nigra kun silkeca bluverda brilo kaj blanka pugo. La dorso estas verdobrile nigra, kaj ĝi estas separata el la similkolora supra vosto el mallarĝa brila blanka pugostrio. La kapo estas pli malhela ol la dorso, kun velvetnigra mentono kiu nuancas al bluverde brilaj nigraj subaj partoj.[3] La flugiloj estas nigraj, kaj la vosto estas brilverde nigra kun du longegaj fajnaj centraj vostoplumoj, ĝis 9 cm longaj larĝaj ĉe la pintoj pro du longaj kaj larĝaj rakedoj.[12]

La iriso kaj okulharoj estas blankaj, kio ŝajnigas blankan okulringon, kaj la beko estas larĝa, brile verdoflaveca kun nigra hokoforma pinto en la supra makzelo. La grandaj, fortaj piedoj kaj kruroj estas karnokoloraj. Tiu specio estas silenta dum vintrado, kaj ties reprodukta voĉo estas nekonata.[3]

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj ne havas la vostorakedoj, havas brunajn kapon kaj mentonon, kaj estas ĝenerale pli brunaj ol plenkreskuloj. Junuloj kaptitaj en januaro kaj februaro estis dum la plumoŝanĝado.[3]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni ne konas ties reproduktejojn, oni scias nenion pri la reprodukta biologio de la Blankokula riverhirundo, kvankam oni sugestis, ke ĝi povus nestumi en nestotuneloj en riveraj sablobordoj,[13] probable en aprilo aŭ majo antaŭ kiam la musonpluvoj levas la akvonivelojn.[3] Vintre, ĝi ripozas kun la Kamphirundo en kanejoj.[13]

Kiel ĉe aliaj hirundoj, la Blankokula riverhirundo manĝas insektojn, inklude skarabojn, kiuj estas kaptaj dumfluge.[3] Pro la grando kaj malkutima strukturo de la buŝo, tiu specio povus kapti pli grandajn insektojn ol aliaj hirundoj..[5] Tiu specio estas priskribita kiel gracia kaj forta dumfluge, kaj, kiel ties afrika parenco, ŝajne malkutime uzas ripozejojn,[3] kutimo kio, kune kun ties malkutima fingroformo kaj la fakto ke oni trovis koton sur fingroj de unu el la unuaj specimenoj, sugestas, ke tiu specio povus esti relative surterema.[14]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Blankokula riverhirundo estis vidata en Tajlando en 1972, 1977 kaj 1980, sed tute ne poste,[3] kvankam estis nekonfirmita vidaĵo en Tajlando de 1986.[10] Ĝi estas klasita kiel draste endanĝerita, kio estas la plej alta riskokategorio atribuita de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) por naturaj specioj. Tiu atribuita kategorio signifas, ke la populacio de la specio malpliiĝis aŭ malpliiĝos je 80 % en tri generacioj. La IUCN ne konsideras specion kiel formortinta ĝis kiam oni faris ekstensivajn porcelajn priserĉadojn, sed la Blankokula riverhirundo eble jam ne plu ekzistas en la naturo.[7]

Spite leĝa protektado laŭ la Apendikso 1 (la plej alta kategorio) de la traktato de Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (CITES),[15] tiu birdo estis kaptita de lokanoj kune kun aliaj hirundoj vendotaj por manĝo aŭ por esti liberigitaj de buddhistoj, kaj ĉar oni scias, ke pli da 100 estis kaptitaj, la malgranda populacio povus iĝi senplua.[3] Tamen, ebla vidaĵo okazis en Kamboĝo en 2004.[16]

Estis drasta malpliiĝo en la hirundo-populacio de Beung Boraphet el la centoj da miloj kiuj estis ĉirkaŭ 1970 al maksimumaj kalkuloj de 8,000 faritaj vintre de 1980-1981, kvankam ne certas ĉu tio reprezentas veran malpliiĝon aŭ lokoŝanĝon kiel respondo al persekutado.[5] Aliaj eventualaj kaŭzoj por la malpliiĝo de tiu specio inkludas la ĝenadon de la riveraj sablobordoj, la konstruo de akvobaraĵoj kiuj inundas la areon kaj ŝanĝas la riverfluan hidrologion, senarbarigado, kaj pliiĝanta konverto de tiu habitato al agrikulturo.[10] Malmultaj hirundoj nun ripoziĝas en la kanejoj de Beung Boraphet, preferante plantejojn de sukerkano, kaj spite serĉado de la Blankokula riverhirundo ne estis trovata en aliaj proksimaj grandaj ripozejoj de hirundoj.[5]

Beung Boraphet estis deklarita kiel Neĉasa Areo kiel klopodo por protekti la specion,[10] sed la priserĉadoj por trovi tiun hirundon estis malsukcesaj, inklude kelkajn ĉe Beung Boraphet, priserĉadon en 1996 de la riveroj Nan Yom kaj Wang de norda Tajlando, kaj priserĉado de 1996 de riveroj en norda Laoso.[10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. White-eyed River Martin. Birds of the World on Postage Stamps. Alirita 2008-01-03.
  2. Thailand 5000 Baht 1975 st. Goldmünzen. Alirita 2008-01-04.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 (1989) A handbook to the Swallows and Martins of the World. Bromley: Christopher Helm, 86–88. ISBN 0-7470-3202-5. 
  4. Scientific bird names explained. Alirita 2008-01-03.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Tobias, Joe (June 2000.). "Little known Oriental Bird: White-eyed River-Martin: 1 ", gazeto : Oriental Bird Club Bulletin, volumo : 31
  6. Brooke, Richard (1972). "Generic limits in Old World Apodidae and Hirundinidae", gazeto : Bulletin of the British Ornithologists’ Club, volumo : 92, paĝoj : 53–7
  7. 7,0 7,1 IUCN
  8. Kitti, Thonglongya (1968). "A new martin of the genus Pseudochelidon from Thailand.", gazeto : Thai National Scientific Papers, Fauna Series no. 1
  9. (1990) Endangered Animals of Thailand. CRC Press, 228-9. ISBN 1877743070. 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 (2007) Rare Birds Yearbook 2008. England: MagDig Media Lmtd, 208. ISBN 978-0-9552607-3-5. 
  11. Smallwood, John A. (editor) (Spring 1992). "Recent literature", gazeto : Journey of Field Ornithology, volumo : 63, numero : 2, paĝoj : 217–240
  12. (2004) A Field Guide to the Birds of Thailand. New Holland Press. ISBN 1843309211.  p206
  13. 13,0 13,1 (1991) A Guide to the Birds of Thailand. Bangkok: Saha Karn Baet. ISBN 974-85673-6-2.  p233
  14. Tobias, Joe (June 2000.). "Little known Oriental Bird: White-eyed River-Martin: 2 ", gazeto : Oriental Bird Club Bulletin, volumo : 31
  15. Appendices I, II and III. Alirita 2008-01-03.
  16. Investigating a possible sighting of White-eyed River-Martin. Alirita 2008-01-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]