Blankokula turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula turfalko
Blankokula turfalko
Blankokula turfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. rupicoloides
Falco rupicoloides
(Smith, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankokula turfalko (Falco rupicoloides) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas ĉiukaze unu el la plej grandaj turfalkoj kaj troviĝas en malferma kamparo en suda kaj orienta Afriko.

Aspekto

Ĉe Nacia Parko Etoŝa, Namibio

La plumaro de plenkreskulo estas ĉefe helruĝecbruna, kaj supre kaj sube. La dorso, supro de flugiloj kaj flankoj estas striecaj je nigro. La brusto havas malhelajn striojn kaj la kapo estas strieca sed ne havas vangan strion malkiel la Komuna turfalko kaj kiel la Malgranda turfalko, sed estas hela blankeca subokula vangareo. La pugo kaj vosto estas grizaj kun nigraj strioj; la vosto ne havas blankan bordon. Dumfluge la blankecaj subflugiloj kontrastas kun la pli malhela korpo. La irisoj estas blankecaj, kio distingas tiun birdon el ĉiu ajn simila specio kaj nomigas la specion laŭ komuna nomo. La beko estas ĉefe blugriza kaj la piedoj, okulringo kaj vaksaĵo estas flavaj. Junuloj havas ruĝecan koloron anstataŭ grizan en vosto, striecajn flankojn kaj malhelajn okulojn.

Tiu birdo estas 29–37 cm longa kun enverguro de 68–84 cm. La suda subspecio F. r. rupicoloides pezas ĉirkaŭ 181–334 g. La formo F. r. arthuri estas pli malgranda, kaj pezas ĉirkaŭ 165–252 g. La norda subspecio F. r. fieldi estas ankaŭ pli malgranda kaj estas pli pala ol aliaj.

Tiu specio estas kutime silentema sed havas akran, ripetecan alvokon.

Habitato kaj teritorioj

Tutmond distribuado

Ili loĝas en malfermaj, aridaj areoj kie ili loĝas ĉe herbejoj, savanoj kaj duondezertoj. Ĝi estas ofte asocia kun akacioj. Ili preferas areojn kie la grundokovro estas pli malalta ol 50 cm. Ĝi troviĝas el marnivelo ĝis 2150 m, ĉefe inter 800 kaj 1800 metroj.

Ĝi estas sufiĉe komuna kaj disvastigata en sudaj partoj de siaj teritorioj sed ĝi estas malabunda kaj makulece distribuata pli norden. La formo F. r. rupicoloides reproduktiĝas en Namibio, Bocvano, Zimbabvo, partoj de Angolo kaj Zambio kaj en multe de Sudafriko krom la pli humidaj regionoj de sudo kaj oriento. F. r. arthuri troviĝas en Kenjo kaj norda Tanzanio dum F. r. fieldi loĝas en Etiopio, Eritreo, norda Somalio kaj probable norda Kenjo.

La totala teritorio kovras ĉirkaŭ 3.5 milionoj da km2. La populacio estas stabila kaj ŝajne estas ĉirkaŭ 100,000 al 200,000 paroj. Plej parto de birdoj estas nenomadaj sed kelkaj estas nomadecaj aŭ disemaj.

Manĝo

La Blankokula turfalko kutime ĉasas el elstara ripozejo kia arbo aŭ roko. Ĝi ankaŭ ŝvebas kiel kelkaj aliaj turfalkoj. Ili manĝas ĉfe senvertebrulojn kiaj akridoj, termitoj, skaraboj kaj solifugedoj. Ili manĝas ankaŭ lacertojn kaj foje malgrandajn birdojn, mamulojn kaj serpentojn. Ili ĉefe kaptas predon surgrunde. Ili venas al incendioj kie ili kaptas insektojn kaj aliajn predojn dum tiuj elflugas el flamoj. Restinta manĝo povas esti kaŝata sub vegetaĵaro aŭ ŝtonoj.

Reproduktado

Junulo, Nacia Parko Serengeti, Tanzanio

La reprodukta sezono varias inter diferencaj regionoj. Sude ĝi daŭras el julio al aprilo kaj ĉefe inter septembro kaj decembro. Reproduktado okazas ĉiumonate en Kenjo kaj Tanzanio sed koncentriĝas inter aprilo kaj julio. La sezono daŭras el aprilo al aŭgusto en Somalio.

Blankokulaj turfalkoj uzas malnovajn nestojn de aliaj birdoj por reproduktado, kiaj tiuj de la Kabokorvo aŭ de la Blankbrusta korvo. Tipa loko estas inter 2 kaj 20 metrojn supergrunde en arbo aŭ foje sur telefon- aŭ elektrofosto. La ino demetas 2 al 7 ovojn, sed 2 aŭ 4 estas plej komune. Ili estas kovataj dum 22 aŭ 23 tagoj, ĉefe de la ino. Elnestiĝo okazas post 30 al 34 tagoj kaj la idoj restas depende de siaj gepatroj dum almenaŭ 26 pliaj tagoj.

Referencoj

  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001) Raptors of the World, Christopher Helm, London.
  • Global Raptor Information Network (2007) Speciinformaro: Blankokula turfalko, Falco rupicoloides. Elŝutebla el http://www.globalraptors.org on 1 Aug. 2007.
  • Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A. & Pearson, David J. (1999) Birds of Kenya & Northern Tanzania, Christopher Helm, London.

Eksteraj ligiloj