Orienta cikonio

El Vikipedio
(Alidirektita el Blankorienta cikonio)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta cikonio
Oriental Stork 2 marugame kagawa.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. boyciana
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Dunoma nomo
Ciconia boyciana
Swinhoe, 1873
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La orienta cikonio (Ciconia boyciana) estas palearkta vadbirdo de la familio cikoniedoj. Ĝi estas tre simila al la blanka cikonio, kiu reproduktiĝas en Eŭropo kaj en okcidenta Azio. En Ĉinio tiuj blankaj cikonioj generas en la Nordoriento kaj Ŝinĝjang, kaj malmultaj el ili travintras en la malsupra baseno de Jangzi-rivero kaj Tajvano. Tiu blanka cikonio estas granda vadbirdo kun plumoj grandparte blankaj, escepte de la ŝultraj plumoj, primaraj kaj akcesoraj flugplumoj kaj kovraj plumoj, kiuj ĉiuj brilas nigre. La beko estas nigra, la tarsoj kaj piedfingroj malhelruĝaj.

Oni povas facile distingi la blankan cikonion disde la gruo per tio, ke ĝi emas ŝvebi en la aero, kun flugiloj nigraj kaj pintaj. Starante ĝi tenas la kolon en S-formo, kaj ĝi ne povas krii, sed povas eligi sonon per bekfrapado. Ĝi loĝas ĉe larĝa marĉo kun arboj. Fiŝo estas ĝia ĉefa manĝaĵo, cetere ĝi ĉasas ankaŭ akvajn insektojn, ranojn kaj malofte musojn.

La cikonioj estas migraj birdoj. Komence de marto ili venas al sia genera regiono kaj konstruas el branĉetoj neston sur alta arbo ĉe akvo aŭ sur tegmento kaj fumtubo. La birdino demetas ĉiufoje 3-6 blankajn ovojn. Gebirdoj alterne kovas ilin, sed la birdino estas la ĉefa kovanto. Post 32-34 tagoj la idoj eloviĝas. La gepatroj nutras ilin per vomitaj manĝaĵo kaj akvo. Ili elkreskas post 54-65 tagoj. Oktobre la blankaj cikonioj komencas sian vojaĝon al sudo. En la unuaj tagoj de novembro oni jam ne vidas ilin plu en ties genera regiono.

La blanka cikonio ŝatas vivi kune kun homoj, tial de antikveco homoj jam bone ĝin konas. En la 1980-aj jaroj kvanto de la blankaj cikonioj abrupte reduktiĝis. Ili jam malaperis en Japanio kaj en Koreio, kie videblas nur survoje, sed ne por bredi. Tamen oni klopodas reloĝigi ilin. Kaj ankaŭ restas malmultaj en Ĉinio. Oni nepre devas rigore protekti tiujn graciajn, mildajn birdojn, kiuj helpas al la homaro ekstermi akridojn.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj