Blankpuga tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankpuga tringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. ochropus
Tringa ochropus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankpuga tringo, Tringa ochropus, estas malgranda malnovmonda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ties ununura proksima parenco en la genro Tringa estas la Solema tringo, Tringa solitaria (Pereira & Baker, 2005); ili ambaŭ havas brunajn flugilojn kun etaj helaj punktetoj kaj delikatan sed kontrastajn kolon kaj brustan bildojn. Krome ambaŭ specioj nestumas en arboj, male al plej granda parto de aliaj Skolopedoj.

Pro ties nekutima lokigo en genro Tringa, estas ne tro surpriza la fakto ke oni informis pri eblaj kazoj de hibridiĝo de tiu specio kun ekzempleroj de Blankventra tringo, Actitis hypoleucosTringa hypoleuca, pli akceptita kiel de la genro Actitis.

Disvastiĝo kaj medio

Ĝi reproduktiĝas tra subarktaj Eŭropo kaj Azio, tio estas el Skandinavio kaj landoj el Balta maro orienten tra centra kaj norda Rusio kaj centra Siberio ĝis Kamĉatko. Temas pri migranta birdo, kiu vintras en sudaj Eŭropo -ekzemple Britio kaj Francio- kaj Azio -Mezoriento, Barato, suda Ĉinio, Hindoĉinio- kaj tropika Afriko, inter Saharo kaj Kongo.

Tiu ne estas tre socia specio, kvankam foje etaj kvantoj da ekzempleroj renkontiĝas en taŭgaj manĝejoj. Blankpuga tringo estas birdo de fluanta freŝa akvo kaj pro tio troviĝas tre ofte en lokoj netaŭgaj por aliaj vadbirdoj kiuj preferas pli malfermajn lokojn.

Dum reproduktado tiu specio ĉeestas la tajgajn torfejojn kaj marĉojn. Vintre ne nur marborde sed ankaŭ ĉe riveroj, lagoj aŭ lagetoj; marborde ĉe digoj aŭ ĉe malalta tajdo kaŝite.

Aspekto

Blankpuga tringo estas mezgranda birdo -longa je 21 ĝis 24 cm, kun enverguro de 41 ĝis 46 cm kaj pezo de 70 ĝis 90 g- kiu rimarkindas inter fringoj dukiale, ĉar ili havas rimarkindan blankegan voston -kaj ne la tutan pugon (nur la komencon) kiu finas rekte kaj ne kojne, kiel ĉe aliaj tringoj- kontrasteblan kun malhelaj flugiloj dumfluge kaj eĉ senfluge, kaj ĉar ili montras similan kontraston stare inter malhelbrunaj dorso kaj kapo kun blankaj punktetoj kaj aliflanke blanka ventro. Blankaj punktetoj plie viglas en reproduktantaj plenkreskuloj kaj malplie vintre aŭ ĉe junuloj. Pli precize la blankega vosto finas kun tri horizontalaj nigraj strioj, la lasta pli larĝa. Kruroj -ne longaj- kaj mallonga beko estas ambaŭ malhelverdaj. Blanka strio superokula kaj ĉirkaŭokula ringo, sed la strio ne estas kompleta kiel ĉe la Solema tringo, Tringa solitaria, sed nur ĝis iom post la okulo.

Blankpuga tringo estas rimarkinda dumfluge, kun malhelaj preskaŭ nigraj flugiloj supre kaj sube kaj tre kontrastebla vosto. Tio diferencigas ĝin disde la iomete pli malgranda, sed tre simila Solema tringo, Tringa solitaria de Ameriko al kiu ĝi estas tre proksima parenco.

Kutimoj

La ino demetas 2-4 ovojn en malnova arba nesto de alia specio, kiel de KolomboRiza turdo. La ovoj estas konusformaj kaj estas lokataj kun la verto centre, tiele la kovado estas pli fruktodona. Tio sama okazas ĉe aliaj vadbirdoj. La idoj eloviĝas post tri semajnoj de kovado farita ĉefe de la ino.

Ties manĝaĵo estas etaj senvertebruloj plukitaj el koto de akvobordo.

Dumfluge kantas per karaktera trinota fajfado “ti-tiu-iii”.

Ili vivas ĝis 10 jaroj.

Blankpuga tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

Bildaro

Referencoj

  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract