Blankverta emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankverta emberizo
Blankverta emberizo
Blankverta emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. leucocephalos
Emberiza leucocephalos
(Gmelin,SG, 1771)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankverta emberizo, Emberiza leucocephalos, Emberiza leucocephalus, aŭ Emberiza leucocephala, estas birdo de la genro de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Reproduktado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Blankverta emberizo reproduktiĝas en multo de moderklimata Azio, migras suden al centra Azio, norda Barato kaj suda Ĉinio vintre. Ĝi estas komuna en ĉiaj tipoj de malfermaj teroj kun iom de arbustoj aŭ arboj, inklude kultivejoj, sed havas pli grandan preferon por malferma arbaro (kutime de pino) ol la tre proksime rilata Flava emberizo. Ĝi estas rara vaganto al okcidenta Eŭropo, sed ofte vintras en nordorienta Italio kaj Toskanio.

Aspekto kaj kanto[redakti | redakti fonton]

La Blankverta emberizo estas fortika 16-17.5 cm longa birdo, kun hela dika beko de semomanĝantoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas blankajn kronon kaj vangojn, kaj brunajn frunton kaj gorĝareon kiuj sekvas kiel larĝaj zonoj al nuko, blankan kolumon (nekompletan sed tre markatan en supra brusto), sube brunan striecon en brusto kaj flankoj, blankan ventron kaj tre striecan brunan dorson. La blanka krono nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie leucocephalos estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive "blanka" kaj "kapo"; tamen tiu aperas foje kiel leucocephalus aŭ kiel Emberiza leucocephala. La ino estas multe pli senkolora kaj pli strieca en subaj partoj. Nereprodukta plumaro estas kiel tiu de la Flava emberizo, sed kun flava koloro anstataŭata de blanka.

La kanto kaj alvoko estas kiel tiuj de la Flava emberizo.

Aspekto de la hibridoj de Blankverta emberizo × Flava emberizo[redakti | redakti fonton]

Flava emberizo (live) kaj Blankverta emberizo (dekstre)

Hibridoj inter Blankverta emberizo kaj Flava emberizo montras mikson de karakteroj. Unu el tiaj birdoj, vaganta en Suffolk, Anglio en 1982, la "Emberizo de Sizewell", estis dokumentata kaj ilustrata per fotoj en la gazeto British Birds [1]

Oni starigis ian dubon pri maskloj kiuj ŝajnas puraj ekzempleroj de Blankverta emberizo, sed montras flavajn unuarangajn bordojn. Dekomence en Britio, tiuj estis konsiderataj kiel verŝajnaj hibridaj birdoj, kaj ne akceptitaj de la Komitato pri Raraj Britaj Birdoj (). Temen el 2004, BBRC konsideris tiujn birdojn kiel akcepteblaj se konsideri la jenajn kondiĉojn:[2]

  • bridoj devas ne esti brunaj, ne nigraj aŭ grizaj
  • la gorĝareo devas esti etende bruna, sen malhela subgorĝa linio aŭ pala submustaĉa linio
  • la superokula strio devas esti bruna aŭ griza, sed ne blanka
  • ne devas esti flava en kapo, aŭ ie ajn escepte en unuarangaj bordoj

Dieto[redakti | redakti fonton]

La natura manĝo de la Blankverta emberizo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj el semoj krome. La nesto estas surgrunda. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kiuj montras la harŝajnajn markojn karakterajn de emberizoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lansdown, Peter and Trevor D. Charlton (1990) 'The Sizewell Bunting': a hybrid Pine Bunting × Yellowhammer in Suffolk British Birds 83(6):240-242
  2. British Birds 97(11):620-621

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • OBC Ses fotoj (rigardu sube).
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj