Blankvosta vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankvosta vanelo
White tailed Lapwing I IMG 9928.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. leucurus
Vanellus leucurus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Charadrius leucurus Lichtenstein, 1823
Chettusia leucura (Lichtenstein, 1823)
Vanellochettusia leucura (Lichtenstein, 1823)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg


La Blankvosta vaneloMarĉvanelo (Vanellus leucurus, antaŭe konate kiel Chettusia leucura, unu el la du specioj el tiu genro) estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas mezkolonie en internaj marĉoj de Irako, Irano, Kazaĥio kaj suda Rusio. La irakaj kaj iranaj bredantoj estas ĉefe loĝantoj, sed rusaj birdoj migras suden vintre al suda Azio en Pakistano, Meza Oriento en Irako kaj nordorienta Afriko en valo de rivero Nilo. Ĝi estas nekutima vaganta en okcidenta Eŭropo. Tutmonda loĝantaro povas atingi 100,000 ekzemplerojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu eleganta mezgranda vanelo (26 ĝis 29 cm longa) estas longkrura kaj longbeka. Plenkreskuloj estas maldikaj fajnaj birdoj kun bruna dorso kaj kolo, pli pala vizaĝo kaj griza brusto. Iliaj longaj flavaj kruroj, purblankaj vostoj kaj diferencigaj brunaj, blankaj kaj nigraj flugiloj igas tiun specion nekonfuzebla. Junuloj havas makulan aŭ skvamecan dorson kaj povas montri iom da bruno en vosto.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la ununura vanelo facile videbla en malsekaj medioj kaj ĉefe en umbrakvaj lokoj, kie ĝi manĝoplukas insektojn kaj aliajn etajn predojn ĉefe el la surfaco, sed ankaŭ povas plonĝi la kapon.

Reproduktado okazas laŭ etaj grupoj de malpli ol dek birdoj. La ino demetas tri aŭ kvar ovojn en surplanka nesto proksima de akvo kaj kovas dum la masklo prizorgas sekurecon kaj ne dubas ataki fremdulojn. La reprodukta alvoko estas miaŭo “piŭi” simila al tiu de Eŭrazia vanelo. La idoj estas kamuflaj kaj povas elkuri tuj post eloviĝo, sed restas ĉe la gepatroj ĝis unu monaton.

La Blankvosta vanelo (Vanellus leucurus) estas unu el la specio protektitaj de internaciaj traktatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bird, J. & Butchart, S. (BirdLife International Red List Authority) (2009). Vanellus leucurus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 3/2/2009.