Blaye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:52, 17 aŭg. 2013 farita de Mutichou (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Blaye
La citadelo de Blaye
La citadelo de Blaye
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Blaye
Kantono Blaye
Komunumaro Communauté de communes du canton de Blaye
Urbestro Denis Baldès (2008–2014)
Insee-kodo 33058
Poŝtkodo 33390
Demografio
Loĝantaro 4 802 (2010)
Loĝdenso 748 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo)45.12778-0.66221999999999Koordinatoj: 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 41 m
Areo 6,42 km2
Situo
Blaye (Francio)
Blaye (Francio)
DEC
Map
vdr

Blaye [blaj] estas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Gironde, en la regiono Akvitanio. Ĝi havis 4 802 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Blaye havas citadelon de la 17-a jarcento verkitan de Vauban. Ekde 2008 ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko kune kun 11 aliaj fortikaĵoj, kadre de la fortikaĵoj de Vauban[2].

Blaye estas ankaŭ la ĉefurbo de la tradicia regiono Blayais kaj estas fama pro sia vinberejo.

Geografio

Blaye vidata de la citadelo

Blaye situas ĉe la dekstra bordo de Ĝirondo, 30 km norde de Bordeaux.

Ĉirkaŭ Blaye
Saint-Genès-de-Blaye Saint-Martin-Lacaussade
Cussac-Fort-Médoc (trans Ĝirondo) Blaye Cars
Lamarque (trans Ĝirondo) Plassac


Transporto

La haveno de Blaye

Tra Blaye pasas la departementa ŝoseo D137, kiu ligas ĝin al Saintes kaj Bordeaux.

Pramo ebligas iri al Lamarque trans Ĝirondo.


Referencoj

  1. Insee. Populations légales 2010 - 33058-Blaye (france). Alirita 17-an de aŭgusto 2013.
  2. Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 17-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo