Blazono de Afganio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Jul. 2012.
7 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Blazono de Afganio | |
|---|---|
La ŝtata blazono |
|
| Uzata ekde: | la 4-an de januaro 2004 |
La blazono de Afganio en sia nuna formo enkondukiĝis la 4-an de januaro 2004.
Priskribo [redakti]
La blazono centre montras moskeon kun sia predikejo, nomata Minbar. La centran bildon ĉirkaŭas grenaj faskoj, ĉirkaŭvolvita per rubando. Supre legeblas la devizo Allahu akbar, en Esperanto "Alaho plej grandas", kaj sube la vorto "Afganio".
Dekstre kaj maldekstre flirtas po flago de Afganio, kaj sube, super la ŝtata nomo, videblas la nombro 1298 en arabaj ciferoj, laŭ la islama kalendaro la jaro de ŝtata sendependiĝo (laŭ gregoria kalendaro la jaro 1919.

