Blazono de Albanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Albanio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 31-an de julio 2002
vdr

La blazono de Albanio en sia nuna formo enkondukiĝis la 31-an de julio 2002.

Priskribo

La blazono konsistas el ruĝa blazonŝildo kun ora kadro, sur kiu troviĝas nigra duobla aglo.

Super ĝi ŝvebas la ora kasko de la albana nacia heroo Skanderbeg.

Historio

La blazono estas blazonoŝilda adapto de la flago de Albanio kaj baziĝas sur historia sigelo de Gjergj Kastriot Skanderbeg.

La blazono de komunisma Albanio (1944 ĝis 1990)

Ankaŭ komunisma ŝtato Albanio (1944 ĝis 1990) uzis la simbolon de duobla aglo. En la blazono oficiala dum la komunisma epoko, la aglo ŝvebis en la blanka centro de la emblemo, ĉar blazonŝildo ne estis antaŭvidita. Kadrigis ĝin dekstre kaj maldekstre po grena spiko, sube kunligitaj per ruĝa banderolo sur kiu notiĝis la dato 24-a de majo 1944, la proklamotago de la popola respubliko. Ore kadrigita kvinpinta ruĝa stelo kiel simbolo de komunismo ŝvebis super la aglo.

La flago de Albanio

Sur la nuna flago de Albanio ankaŭ videblas la nigra duobla aglo de Skanderbeg, samforme kiel en la ŝtata blazono sed sen ora kasko.