Blazono de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Brazilo
Oficiala versio de la blazono de Brazilo
Oficiala versio de la blazono de Brazilo
Uzata ekde: 1968 (unua versio ekde 1889)
vdr

La blazono de Brazilo en sia nuna formo validas ekde la jaro 1968, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1889.

La blazonŝildo havas la formon de kvinpinta stelo en la naciaj koloroj flavo kaj verdo. Centre de la stelo situas blua cirklo, kaj en ties mezo situas bildigo de la stela konstelacio Suda Kruco. Tiu konstelacia bildo ĉirkaŭiĝas per kadro el pliaj 27 steloj, kiuj simboligas la 27 federaciajn ŝtatoj de Brazilo kaj la ĉefurban federacian distrikton.

Maldekstre de la granda stelo situas branĉo de kafarbo, kaj dekstre floranta branĉo de tabako. Ambaŭ estas la tradicie dominaj agrikulturaj produktoj de Brazilo. Sube la du branĉoj intrligiĝas per blua rubando, kiu reprezentu la unuecon kaj sendependecon de la ŝtato. Fona gloriolo, do abundo de lumaj radioj, per 20 stelpintoj substreku tion. Sub la blazonŝildo troveblas plia blua rubando, kiu portas la tekston República Federativa do Brasil, do Federacia Respubliko Brazilo, kaj la daton 15-a de novembro 1889 - en tiu tago deklariĝis la Respubliko Brazilo. Vertikala glavo, kies pinto troveblas sub la blazonŝildo, sed super la gloriolo, simboligu la protekton de la ŝtata sendependeco.

Laŭ oficialaj informoj la rilato de alto al larĝo estu 15:14.