Blazono de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Finnlando
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1581
vdr

La blazono de Finnlando havas siajn originojn en la jaro 1581, kiam Finnlando ankoraŭ apartenis al Svedio.

Historio

La sveda reĝo Johano la 3-a donis al Finnlando blazonon, kiu konsistis el ruĝa ŝildo sur kiu videblis ora leono.

stiligita blazono sur la "finnlanda domo" en Hamburgo, Germanio

Sur la blazonŝildo ŝvebas krono. Tiu blazono tamen nur validis por "Vera Finnlando" (svede Egentliga Finnland, finne Varsinais-Suomi), la teritorio ĉirkaŭ la urbo Turku (svede Åbo) inkluzive de la insularo Alando (Åland) kun Turku kiel ĉefurbo.

Kiam Finnlando iĝis sendependa ŝtato en 1917, la sveda blazono por Finnlando deklariĝis la finna ŝtata blazono. Tamen la krono estis forprenita kaj oni faris iujn ŝanĝojn: ekzemple nur bildiĝas naŭ rozoj, kiuj nun ne estas tie pri dekoro, sed reprezentas la naŭ historiaj provincoj de Finnlando.

La ora leono en sia karapace protektita brako tenas rektan eŭropan glavon, per la kruroj detruante tataran sabron. En la nuna ŝtata flago de Finnlando tiu blazono ankaŭ videblas en la mezo de la kruco.