| Blazono de Franca Gviano |
 |
|
| Uzata ekde: |
|
|
|
La blazono de Franca Gviano, transmara regiono kaj departemento de Francio en Sudameriko, konsistas el blazonŝildo dividata en tri partojn:
- En la supra parto antaŭ blua fono videblas tri heraldike orkoloraj lilioj specife tipaj por Francio ("Fleur-de-Lys"). Super ili videblas la jara nombro 1643, la jaro en kiu Franca Gviano iĝis parto de Francio.
- En la meza parto antaŭ ruĝa fono videblas boato plena je oro - simbolo por la landa riĉeco.
- La suba parto proksime estas interligita kun la meza, ĉar ĝi reprezentas verdakvan riveron sur kiu naĝas la boato. En la rivero videblas tri floroj de nimfeoj.