Blazono de Ganao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ganao
blazono de Ganao
blazono de Ganao
Lando:  Ganao
Uzata ekde: la 4-a de marto 1957
vdr

La blazono de Ganao formale estis oficialigita la 4-an de marto 1957, du tagojn antaŭ la ŝtata sendependiĝo de la Respubliko de Ganao, fare de la brita reĝino Elizabeto la 2-a. Ekde tiam ĝi estas la oficiala blazono de Ganao.

Ĝi montras bluan blazonŝildon, kiun verda georga kruco per oro rando dividas al kvar partoj. En la centro de la kruco videblas ora kuranta leono, simbolo de la uniĝinta reĝlando de Britio. Tiu bildigo simboligu la proksiman rilaton de Ganao al la Komunumo de Nacioj kaj al la uniĝinta reĝlando. La unua blazonŝilda kampo, heraldike supre dekstre, el vidpunkto de la rigardanto fakte maldekste, sur blua fono montras oran glavon, uzatan en tradiciaj ceremonioj. Krucigite kun ora bastono, kiu en la tradicia kulturo de Ganao nomatas Okyeame kaj estas signo de saĝo kaj kompreno de lingvoj, ĝi konsistigas andrean krucon. Tiu signo estu la simbolo de la regionaj registaroj de Ganao. La heraldike maldekstra supra panelo montras marbordan kastelon, la palacon de la ŝtata prezidanto, kiu situas ĉe la Golfo de Gvineo en Akro, kaj tiel simboligas la nacian registaron. En la tria blua kampo de la ŝildo, heraldike sube dekstre, el rigarda vidpunkto maldekstre, montratas kakaoarbo kun fruktoj, kiu simboligu la agrikulturan riĉon de la lando. La kvara kaj lasta kampo - heraldike sube maldekstre - montras orminejon en verda pejzaĝo sub blua ĉielo, por simboligi la landan riĉon de mineraloj.

Sur la ŝildo estas volvaĵo el ornamaj ŝnuroj de la tutafrikaj koloroj ruĝa-verda-oro, kiuj ankaŭ estas en la flago de Ganao. Sur ĝi videblas nigra kvinpinta stelo kun ora marĝeno, simbolo de la libereco de Afriko. Ĉi tiu simbolo same estas inkluzivigita en la nacia flago.

Kiel blazonposedantoj funkcias du oraj agloj, kiuj ambaŭ ĉe la kolo portas plian nigran stelon sur rubando en la naciaj koloroj. Ili staras sur ora bendo sur kiu legeblas la nacia devizo de Ganao en ruĝaj majuskloj: FREEDOM AND JUSTICE (angle, "Libereco kaj justeco ").

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wappen Ghanas en la germana Vikipedio.