Sigelo de Madagaskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Madagaskaro)
Sigelo de Madagaskaro
La sigelo de Madagaskaro
La sigelo de Madagaskaro
Lando:  Madagaskaro
Uzata ekde: pli-malpli 1998
vdr

La sigelo de Madagaskaro estas unu el la oficialaj naciaj simboloj de Madagaskaro kaj ankaŭ funkcias kiel landa blazono. La sigelo prezentas centre la mapon de la insulo kaj du proksimaj insuletoj kaj sube kapon de zebuo. La koloroj de la sigelo estas ruĝa, flava, verda, nigra kaj blanka. Ruĝa kaj verda radias el la ŝtata mapo kaj similigas ĝin al la Suno.

La sigelo estas ĉirkaŭata de la frazo en la malagasa Repoblikan'i Madagasikara ("Respubliko Madagaskaro"), kaj sube havas alian frazon ankaŭ en la malagasa, Tanindrazana - Fahafahana - Fandrosoana("Pralando - Libereco - Progreso").