Blazono de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Meksikio.
Sigelo de la registaro de Meksikio.
Kodekso Mendoza.
Blazono de 1867.
Blazono de 1887, fare de Porfirio Díaz.
Blazono de 1910.
Blazono de 1916 al 1934.
Blazono de 1934 al 1968.

La nuna Blazono de Meksikio estis grava simbolo por Meksikaj politiko kaj kulturo dum jarcentoj. Ĝi bildigas meksikan ekzmepleron de Reĝa aglo ripoze sur opuntio vorante serpenton. Por la popolo de Tenoĉtitlano tio havus fortan religian konnotacion, sed por eŭropanoj, ĝi simbolus la triumfon de bono super malbono. La nacia blazono estas ankaŭ uzata kiel Sigelo de la ŝtato de Meksikio, iom modifita oficiala versio uzata de la federa, ŝtata kaj municipa registaroj.

Ĝi inspiriĝas el la legendo pri fondo de la Azteka Imperio. Tiu ordonis, ke la aztekoj setliĝu kie ili vidu aglon sur opuntio, vorante serpenton. Tiele ili setlis en la valo de Anahuako, centro de Mezameriko, en Meksikio.