Ŝtata emblemo de Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Mongolio)
Ŝtata emblemo de Mongolio
La ŝtata emblemo
La ŝtata emblemo
Uzata ekde: 25-a de marto 1992
vdr

La ŝtata emblemo de Mongolio - mongole Монгол улсын төрийн сүлд, mongola ulsyn töriin süld) estas uzata de la registaro de Mongolio kiel ŝtata simbolo. Ĝi estas oficiale uzata ekzemple en dokumentoj kiel ŝtataj pasportoj, publikaĵoj kaj konstruaĵaj nomŝildoj de la nacia registaro kaj de mongoliaj ambasadejoj. La dezajno centre bildigas heraldike orkoloran "ventoĉevalon", alegorion de la homa animo en la ŝamanisma tradicio de orienta Azio. En sia nuna formo, la emblemo ekvalidis la 25-a de marto 1992, post falo de la antaŭa komunisma reĝimo de la ŝtato.

La plej centran parton de la stiligita "ventoĉevalo" konsistigas pli historia nacia simbolo nomata Sojombo, kiu inter la jaroj 1924 kaj 1940 plenumis la rolon de ŝtata emblemo kaj daŭre ankaŭ uziĝas en oficialaj publikaĵoj - interalie ĝi estas la centra parto de la emblemo de la nacia parlamento Granda Ĥuralo.