Blazono de Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Montenegro
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1993
vdr

La ŝtata blazono de Montenegro jam en 1993 akceptiĝis fare de la nacia parlamento. La blazono ankaŭ estas parto de la flago de Montenegro.

Flago de Montenegro

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blazono bildigas la oran dukapan aglon kun ruĝa lango kaj ora krono de la montenegra nobela dinastio Petrović. En siaj ungoj la aglo havas la signojn de reĝeco: unuflanke oran sceptron kaj aliflanke bluan kaj ore dekoritan regnoglobon.

Anstataŭ la reĝaj inicialoj N.I. (laŭ la cirila alfabeto H.I.) de la reĝo Nikola la 1-a de Montenegro sur la blazonŝildo tamen bildiĝas ora paŝanta leono antaŭ blua fono kaj sur verda grundo.

Historiaj blazonoj[redakti | redakti fonton]