Blazono de Niuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Niuo
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1974
vdr

La blazono de Niuo, ekde 1974 per asociiga traktato politike al Nov-Zelando ligita izolita koralorifa insulo en la sudo de la Pacifika Oceano proksime de Tongo, estas blue kaj ruĝe kvaronigita blazono kun centra blanka simbola paliso.

En la paliso estas tri nigraj unumastaj velŝipoj kun ŝnure kunigitaj veloj kaj etenditaj remiloj. Prua, poŭpa kaj mastopinta flagetoj estas nigraj. En la unua blazonoparto videblas kvar (1;2;1) blankrandaj kvinpintaj steloj, kies plej suba iom pli grandas (simbolo por la stela konstelacio Suda Kruco). La dua blazonoparto montras oran ŝafofelon, la tria oran faskon da greno kaj la kvara du orajn metiilojn, iksoforme krucitajn.

Super la ŝildo ŝvebas reĝa krono.

Ŝildoportantoj estas heraldike dekstre (el la vidpunkto de la spektanto maldekstre) blonda, blanke vestita kaj nudpieda virino, kiu portas la flagon de Nov-Zelando, kaj maldekstre nudpieda viro kun oraj-nigraj naciaj vestaĵoj, portanta lancon. Sur fundamento el du verdaj branĉoj de "arĝenta filiko" (cyathea dealbata) kuŝas arĝenta banderolo kun la landa nomo „NEW ZEALAND“ ("Nov-Zelando") en bluaj majuskloj.

La blazono, kies aspekto identas al tiu de Nov-Zelando, estas la mezo de ronda blanka sigelo, sur kiu supre en nigraj majuskloj estas la skribaĵo „PUBLIC SEAL OF NIUE“ ("publika sigelo de Niuo") kaj sube nur „NIUE“.