Blazono de Samoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Samoo
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1962
vdr
blazono de 1951 ĝis 1962

La blazono de Samoo en sia nuna formo akceptiĝis post la proklamo de la sendependa respubiko Samoo en 1962.

Priskribo

La ŝildo montras sur malhelblua fono la arĝentan konstelacion Suda Kruco, en la ŝildosupro troveblas sur arĝenta fono antaŭ verdaj-blanka maraj ondoj kaj arĝenta ĉielo nature bildigitan kokospalmon kun oraj nuksoj.

La ŝildo havas malhelbluan-blankan kadron. Ĝi staras sur du ruĝaj, koncentraj cirkloj per radiaj linioj ligitaj, ĉirkaŭ kiuj volviĝas du verdaj olivarbaj branĉoj.

Super la ŝildo troveblas malhelblua, ruĝe-blanke kadrigita latina kruco kun ruĝaj radioj.

Sube blanka teksta banderolo portas la ŝtatan moton en samoa lingvo:

FA'AVAE I LE ATUA SAMOA.
dio estu la fundamento de Samoo

Simboleco

La flago de Samoo

La Suda Kruco estas blazona kaj flaga simbolo de multaj teritorioj sur la suda hemisfero de la Tero kaj por la samoa blazono transpreniĝis de la flago de Samoo.

Kokospalmo kaj maro indikas pri la natura situo de la insuloj en la Pacifika Oceano. La kruco reprezentas la kristanan tradicion de la lando.

La cirkloj kaj linioj simboligas latitudojn kaj longitudojn kaj kiel la olivarbaj branĉoj fontas el la flago de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj decidis ke Samoo de 1946 ĝis atingo de la ŝtata sendependeco estis Kuratora Teritorio administrata de Nov-Zelando.

Historio

blazono el la epoko kiam Samoo estis kolonio de la Germana Regno, 1914

La blazono evoluiĝis el pli aĝaj simboloj. Unua blazono enkondukiĝis en 1914, kiam Samoo estis kolonio de la Germana Regno. Tiu blazono montris sur ruĝa fono tri arĝentajn palmojn super bluaj-blankaj ondolinioj, en la ŝildosupro kiel en la blazonoj de ĉiuj germanaj kolonioj troveblis nigra prusa aglo en arĝento.

Tiu blazono nur tre mallonge uziĝis, ĉar la novzelanda armeo malmultajn monatojn post la enkonduko de la blazono konkeris Samoon. Post la Unua Mondmilito Nov-Zelando ricevis mandaton de la Ligo de Nacioj, kaj en 1920 enkondukiĝis plakedo, kiu same montris tri palmon - en naturaj koloroj.

En 1951 enkondukiĝis la antaŭa versio de la nuna blazono, kiu parte montris aliajn kolorojn kaj super la ŝildo anstataŭ la kruco leviĝantan oran sunon.

Tiu duona suno en 1962 anstataŭiĝis per la kruco.

Eksteraj ligiloj