Blazono de Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Serbio
La granda ŝtata blazono
La granda ŝtata blazono
Uzata ekde: 1882 / 2004
vdr

La ŝtata blazono de Serbio centre bildigas blankan krucon en la formo de greka kruco kun kvar samlongaj brakoj sur ruĝa fono: la tiel nomata "serba kruco" en ĉiu el la kvar ruĝaj partoj dividataj per la kruco havas simbolon nomatan "fajroŝtalo", kies du dekstraj ekzempleroj aspektas simile al la cirila litero C (= latine S), sed fakte uziĝis en helenaj kaj bizancaj artaĵoj jam multajn jarcentojn antaŭ la konatiĝo de la cirila alfabeto. En interpreto ke la simboloj estus literoj, ili nuntempe kompreniĝas kiel monogramo por Serbio (kirile Cрбиja) aŭ kiel mallongigo por la serbia nacia moto Само слога Србина спасава respektive en latina alfabeto Samo sloga Srbina spasava, en traduko "nur unueco savas la serbon". La serba kruco ornamas blazonŝildon, kiu protekstas la bruston de dukapa aglo, kiu mem estas la bildo de pli granda blazonŝildo de ruĝa fono, je kies supro videblas ora krono. En la granda versio de la ŝtata blazono tiu blazonŝildo protektatas per pompa "blazona mantelo" el ermena felo, je kies supro videblas plia ora krono.