Blazono de Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Slovakio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 1-an de januaro 1993 (antaŭe la 13-an de junio 1919)
vdr

La blazono de Slovakio estas arĝenta patriarka kruco super blua montaro kun tri montopintoj sur ruĝa fono.

La elementoj

Duobla kruco

La duobla kruco en la slovakia ŝtata blazono fontas el la Bizanca Imperio. Tie la simbolo tre ekuziĝis dum la 9-a jarcento post Kristo. Dum la simboleco de la simpla kruco, kiu memorigas pri la perforta morto de Jesuo Kristo, estas relative simpla, por la signifo de la duobla kruco ekzistas multaj klarigoj. Unu el ili asertas, ke unu el la horizontalaj traboj simboligas la politikan kaj la alia la religian potencon de la bizanca imperiestro. Laŭ alia klarigo la kruco fakte estas du krucoj: unu el ili simboligu la morton kaj la dua la reviviĝon de Jesuo. En la bizanca imperio la duobla kruco tamen ne nur estis religia, sed ankaŭ politika simbolo de la imperio, kiun same imperiaj oficistoj kaj misiistoj utiligis.

Plej malfrue dum la misiaj vojaĝoj la monaĥoj Kirilo kaj Metodo, kiuj penis kristanigi la slavajn popolojn de Orienta Eŭropo, la simbolo dum la 9-a jarcento ankaŭ atingis la teritorion de la hodiaŭa Slovakio. Kvankam ĝi ofte uziĝis en la tiutempa Princejo de Granda Moravio, ĝi tiuepoke ne estis ŝtata simbolo. Tamen imageblas, ke ĝi uziĝis kiel simbolo de la reĝo (simile al la simbolo de aglo ĉe la frankaj reĝoj). Pere de la reganto Zwentibold [CVENtibolt], kiu regis super la mezepoka regno Lotaringio, la nuna Loreno, estis filo de la germana imperiestro kaj baptofilo de la moravia reĝo Sventopluk, la simbolo ankaŭ atingis Lorenon kaj ricevis la nomon "Lorena Kruco".

La simbolo de la duobla kruco reaperas sur la unuaj moneroj, kiujn produktigis Stefano la 1-a, la unua reĝo de Hungario. Antaŭ ol iĝi la reĝo de Hungario, Stefano estis princo de la eta regno Nitra en Slovakio. Post alpreno de la reĝa krono, Stefano unue havis sian reĝan rezidejon en Bratislavo.

La rekta antaŭulo de la nuna blazono estas la duobla kruco, kiun uzis Béla la 1-a, same unue princo de la regno Nitra (1046–1060), kaj post Stefano reĝo de Hungario. Béla estis membro de la reganta nobela dinastio de Hungario, do parenco de Stefano, en sia eta regno sekvis aŭtonomian politikon kaj produktigis proprajn monerojn, kiuj ankaŭ havis la duoblan krucon, sed intence en detaloj aspektis aliel ol tiuj de Stefano.

Nur cent jarojn pli poste, ĉirkaŭ la jaro 1189, la duobla kruco dum kruc-milito uziĝis de la hungara reĝo Béla la 3-a, kiu unuafoje vere uzis ĝin kiel blazono, do kiel ŝtata simbolo. Liaj regantaj posteuloj favorigis alian, strian simbolon ligitan al la princejo de Kroatio kaj Dalmatio (vidu la hodiaŭan blazonon de Hungario), sed la reĝo Béla 4-a revenis al la duobla kruco. Tiuepoke ĝi ankaŭ en iom variigita formo iĝis la simbolo de la provinco Bratislavo. Kiam dum la jaro 1262 la reĝolando Hungario dum iom da tempo dividiĝis al du partoj, la duobla kruco iĝis simbolo de la nordokcidenta parto, kies kerno estas la hodiaŭa Slovakio, kaj la strioj por la sudoriente parto de la imperio.

Post la invado de mongola armeo de la jaroj 1241 kaj 1242 multaj nove fonditaj urboj en la hungara reĝolando ricevis la rajton uzi la reĝan duoblan kurcon en sia urba blazono. La unuaj, plej grandaj kaj plej multnombraj urboj kun tiu privlegio troviĝis en la teritorio de la nuna Slovakio, kiu tiam estis dominita de lertaj germanaj farmistoj kaj de minado, kaj kiu sekve estis aparte ekonomie prospera. Probable pro tiu samtempa uzo en multaj urbaj blazonoj, la duobla kruco ekde la 15-a jarcento klare iĝis la simbolo de la plej norda parto de la hungara reĝa regno, kiu ekde la 15-a jarcento nomiĝis "Slovakio" kaj ekde la 18-a jarcento ankaŭ "Supra Hungario".

La tri montoj

La tri montoj simboligas la tri montoĉenojn de la norda reĝolando Hungario - Altaj Tatroj, Granda Fatro kaj Mátra. Tiu interpreto klare estas la plej malnova kaj plej ofta: ĝi devenas el la 15-a jarcento, kvankam skribe ĝi pruveblas nur en teksto el la 16-a jarcento. La tri montoj sub la duobla kruco unuafoje uziĝis de la hungara reĝo Ladislao la 5-a (1301–1305) el ĉeĥa dinastio, kiu nur en la aŭstria regiono Burgenlando kaj la hodiaŭa Slovakio agnoskiĝis kiel reĝo.

simbolo de la slovakoj

La blazono de la Slovaka Socialisma Respubliko (1968-1990)

Plej malfrue ekde la 16-a jarcento la slovakoj rigardis la blazonon kun la duobla kruco kaj la tri montoj ankaŭ sian nacian simbolon. Tio aparte videbliĝis dum la nacia revolucio de 1848 kaj 1849, kiam ene de la Habsburga Imperio la slovakoj kun la aŭstroj batalis kontraŭ la hungaroj. Dum aŭgusto 1848 tiucele en Vieno fondiĝis la "Slovaka Nacia Konsilio", sur kies sigelo la nuna ŝtata blazono de Slovakio unuafoje oficiale uziĝas kiel nacia simbolo de la slovaka popolo (ne nur kiel regiona simbolo de "Supra Hungario"). De tiu momento la simbolo ofte uziĝis.

Ekde la jaro 1848 oni desegnis la tri montojn en blua koloro, por ke ĉiuj el la tri "slavaj koloroj" (ruĝo, blanko kaj bluo), kiuj aperis sur la nacia flago, ankaŭ reprezentiĝu ene de la nacia blazono). Ekde la jaro 1920 la slovaka ŝtata blazono iĝis parto de la blazono de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Inter 1939 kaj 1945 ĝi estis la ŝtata simbolo de la Unua Slovaka Respubliko, kaj ekde 1945 pluuziĝis kiel parto de la blazono de Ĉeĥoslovakio. Inter 1960 kaj 1990 la blazono kiel "simbolo de la faŝisma slovaka ŝtato de 1939 ĝis 1945" estis oficiale malpermesita, kaj en la blazono de Ĉeĥoslovakio anstataŭiĝis per la haste nove kreita simbolo de la monto Kriváň kun tri flamoj (la flamoj celis simboligi la slovakan nacian revolton de 1944).

Post la "velura revolucio" de 1989 kaj 1990, kiu komplete ŝanĝis la politikan aspekton de la tuta centra kaj orienta Eŭropo, dum la jaro 1990 la nuna blazono deklariĝis la simbolo de la Slovaka Respubliko ene de la federacia lando Ĉeĥoslovakio kaj ekde la 1-a de januaro 1993 estas la ŝtata blazono de Slovakio.

La duobla kruco en aliaj blazonoj

Pri la kruco de la mezepoka regno Lotaringio vidu supre. La duobla kruco dum la 13-a jarcento de la hungara reĝo Béla la 3-a estis postokaze deklarita la simbolo de la legenda hungara reĝo Ladislao la 1-a, kiun postmorte la romie katolika eklezio nomumis sanktulo. Dum la 14-a jarcento ĝi ankaŭ iĝis elemento de la blazono de Jogaila, la grandduko de Litovio, kiu pro nupto ankaŭ iĝis reĝo de Pollando kaj tiuokaze kristaniĝis. Liaj idoj, la dinastio de Jogajlidoj, kiuj regis kaj Litovion kaj Pollandon, integrigis la krucon en la nacian blazonon de Litovio.

Vidu ankaŭ

la paĝojn pri la