Blazono de Slovenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Slovenio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1991
vdr

La blazono de Slovenio ekzistas ekde la jaro 1991. Sur blua fono (por la marbordo de Slovenio ĉe la Mediteranea Maro la montopintoj simboligas la monton Triglav en la Juliaj Alpoj, la du bluaj ondolinioj simboligas la Adriatikan Maron kaj la riverojn de Slovenio, kaj la tri oraj steloj estas el la blazono de la grafoj de Celje. La blazono simboligas la tri historiajn pejzaĝojn de Slovenio: la regionojn Krajno, Malsupra Stirio kaj la marbordan landoparton.

La tri oraj - sespintaj - steloj estas variaĵo de la blazono de la grafoj de Vovbržani, kiu bildigis tri orajn - okpintajn - stelojn. La dinastio de Vovbržani formortis dum la jaro 1322 kaj ilian regnon heredis la postaj grafoj de Celje (Celjski Grofje), kiuj aldonis al sia blazono - tri ruĝaj traboj sur arĝenta fono - la tri orajn stelojn.

Iuj modernaj interpretistoj vidas en la tri steloj la simboligon de la jaroj 1918, 1945 kaj 1991. Dum la jaro 1918 fondiĝis la "Reĝolando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (Kraljevina Srbov, Hrvatov in Slovencev). Dum 1945 ekestis la "Federacia Popola Respubliko Jugoslavio" (Federativna Narodna Republika Jugoslavija), al kiu apartenis ankaŭ Slovenio. Kaj dum 1991 Slovenio iĝis suverena moderna ŝtato kun la nomo Republika Slovenija.

Eksteraj ligiloj