Blazono de Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Surinamo
Oficiala versio de la blazono de Surinamo
Oficiala versio de la blazono de Surinamo
Uzata ekde: la 25-an de novembro 1975
vdr

La blazono de Surinamo enkondukiĝis la 25-an de novembro 1975.

La maldekstra (el heraldika vidpunkto dekstra) parto de la blazonŝildo simboligas la pasinton, kiam sklavoj per ŝipoj de eŭropanoj estis perforte transportitaj al Surinamo. La dekstra (do el heraldika vidpunkto maldekstra) parto de la ŝildo simboligas la nuntempon, per bildo de rekte staranta reĝa palmo, kiu estu modelo por homoj stari same rekte kaj memfide. Inter la du blazonŝildaj partoj videblas flava kvinpinta stelo sur verda rombo, kiu reprezentas la kvar ĉielajn direktojn. La kvin stelaj pintoj kiel tiuj de la verda Esperanto-stelo simboligas la kvin kontinentojn, el kiuj venis la nunaj loĝantoj de Surinamo.

La blazonŝildon ambaŭflanke tenas du junaj indiĝenaj viroj, kiuj staras sur ruĝa rubando ornamita per la latina devizo "justitia pietas fides", do "justo pio fido".