Blazono de Tuvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Tuvalo
la ŝtata blazono
detaloj
enkonduko: en 1980

La blazono de Tuvalo oficiale ekvalidis en 1980. Ĝi montras ŝildon kun ora kadro, kiu estas ornamita alterne kun ok konkoj kaj ok bananoarbaj folioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ŝildo mem montras la tradician kunvenejan domon Maneapa, en kiu okazas la diskutoj kaj interkonsentiĝoj pri gravaj decidoj. Ĝi videblas sub blua ĉielo sur verda grundo.

Sub la grundo stiligite montratas en bluo kaj arĝento la ondoj de la Pacifika Oceano.

Sub la ŝildo videblas en la tuvala lingvo la moto de la ŝtato:

Tuvalu mo te Atua
(Ok insuloj por la ĉiopova dio)

Tiuj vortoj samtempe ankaŭ estas la titolo de la tuvala nacia himno.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La bananoarbaj folioj sur la ŝildorando staras por la fekundeco de la insuloj.

La ok konkoj simboligas la ok loĝatajn insulojn de la insularo.

Kaj la folioj kaj la konkoj ĉirkaŭas la kunvenejon Maneapa kaj tiel indikas pri la graveco de tiu tradicia loko sur ĉiuj ok insuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reĝino Elizabeto la 2-a de Britio donis al la insularo la 3-an de decembro 1976 blazonon, kiu konserviĝis kiel ŝtata blazono, kiam akiriĝis la ŝtata sendependeco.

La modelon de la blazono kreis R. P. Turner.