La nacia blazono de la Demokratia Respubliko Kongo aŭ de Kongo Kinŝasa validas ekde la jaro 2006. Dum la antaŭaj jaroj ekde 1997 la nacia blazono plurfoje ŝanĝiĝis. La nuna versio reprezentas kapon de leopardo, ĉirkaŭata de elefantadentego maldekstre kaj lanco dekstre. Sube bildiĝas la tri vortoj kiuj konsistigas la nacian moton:Justice, Paix, Travail (Justeco, Paco, Laboro en la franca). La blazono estis adoptita la 18-an de februaro 2006 fare de la ŝtata prezidanto Joseph Kabila.