Blazono de la Fiĝioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Fiĝioj
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1908
vdr

La blazono de la Fiĝioj estas oficiale uzata ekde la 4-a de julio 1908.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Super arĝenta, per ruĝa georga kruco kvaronigita blazonŝildo situas ruĝa ŝildosupro kun ora, brita leono, tenanta kokosnukson.

  1. La unua blazonoparto, supre heraldike dekstre (do el spektanta vidpunkto maldekstre), enhavas tri plantojn de sukerkano.
  2. La dua blazonoparto, supre heraldike maldekstre, enhavas palmon.
  3. En la tria blazonoparto, sube heraldike dekstre, estas bildigita blanka packolombo.
  4. La lasta blazonoparto, sube heraldike maldekstre, montras bananujon.

Super la ŝildo sur arĝenta-ruĝa dekoraĵo situas fiĝia balanciera boato, nomata Takia.

Maldekstre kaj dekstre de la ŝildo staras du lokuloj en tradiciaj militaj vestaĵoj - ili servas kiel ŝildoportantoj. La du homoj portas tradician zontukon, la heraldike dekstra persono krome lanco kaj la heraldike maldekstra klabon. Ili staras sur rubando, sur kiu estas notata la nacia moto de la fiĝiaj insuloj:

Rerevaka na Kalou ka Doka na Tui.
(Timu dion kaj honorigu la reĝinon.)