Blazono de la Salomonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Salomonoj
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 7-an de julio 1978
vdr

La blazono de la Salomonoj okaze de la proklamo de la ŝtata sendependiĝo oficiale ekvalidis la 7-an de julio 1978.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ora ŝildo estas kvaronigata per verda andrea kruco. Antaŭ la kruco videblas du krucitaj, arĝentaj lancoj, nigraj sagoj kaj bruna tradicia ŝildo.

En la heraldike maldekstra kaj dekstra ora blazonoparto troveblas videblas po bruna testudo.

En la blua ŝildosupro troveblas paŝanta aglo inter du flugantaj fregatedoj - ĉiuj tri birdoj montratas en naturaj koloroj.

Subo kaj supro de la blazono estas arĝentaj-bluaj. Super la blazono ŝvebas tradicia boato kaj super ĝi stiligita suno.

Ŝildoportantoj estas mara krokodilo kaj ŝarko.

La ŝildo staras sur stiligita, bruna bildigo de fregatedo, sub kiu ruĝa-ora teksta banderolo videbligas la ŝtatan moton en la angla lingvo:

To Lead is To Serve.
(„Gvidi estas ervi.“)

Simboleco[redakti | redakti fonton]

kolonia blazono de la Salomonoj, simpla formo

La unuopaj simboloj en la ŝildo staras por la kvar distriktoj de la brita kolonio ("protektejo") de la Salomonoj, kiuj konsistigis la sendependiĝantan ŝtaton:

  1. La aglo reprezentas la distrikton Malaita.
  2. Pafarko kaj sagoj staras por la distrikto Centraj Insuloj,
  3. la testudoj staras por la Okcidenta Distrikto kaj
  4. la fregatedoj por la Orienta Distrikto.

Tiu kvar simboloj ankaŭ videblis en la kolonia blazono sub britia leono en la ŝildosupro.

Plia blazono el la kolonia tempo montris sur ruĝa fono arĝentan testudon, en la ŝildosupro sur nigra fono ok arĝentajn pintojn, kiuj reprezentis la ok ĉefajn insulojn de la Salomonoj.