Blazono de la provinco de Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la provinco kaj urbo de Badajoz.

La Blazono de la urbo de Badajoz kaj de la provinco de Badajoz en regiono Ekstremaduro, Hispanio, enhavas la jenan bildon:

  • Sur blua fono ruĝa leono kiu reprezentas la regnon de Leono, ĉar Badajoz estis konkerita en 1230 de la reĝo Alfonso la 9-a de Leono.
  • La leono estas ĉe kolono kun latina diraĵo "Plus Ultra" signife "Pli transe", tio estas "Estas io trans la maro" anstataŭ la klasika "Nenio estas trans la maro" rilate la Atlantikon trapasintan de la konkeristoj de tiu regiono.
  • Verda tero.
  • Orkolora reĝa krono kun kvin folioj inter perloj sur cirklo de juveloj.

Tiu blazono estas adoptita ankaŭ de la Diputación Provincial de Badajoz, kiu estas la administra instanco de la fonduso por la provinco.