Biberist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bleichenberg)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Biberist Ost (stacidomo) kaj Biberist RBS (stacidomo).
Biberist
Blazono de Biberist
Blazono de Biberist
Blazono de Biberist
Kasteleto Bleichenberg en Biberist
Kasteleto Bleichenberg en Biberist
Kastelo Bleichenberg en Biberist
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 609094 / 225796 (mapo)47.1830555555567.5586111111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609094 / 225796 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7840
Areo 12,30 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 4562
Komunumkodo 2513
Mapo de Biberist
Mapo de Biberist
Mapo de Biberist
vdr

Biberist estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 7 840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Biberist situas suoriente de la kantonĉefurbo Soloturno, ĉe la bordo de la rivero Emme. La tre urbeca komunumo konsistas el la kvartaloj Biberist, Rumi, Waldegg, Ägerten, Unter Biberist, Altismatt, Ober Biberist, Bleichenberg, kaj Eichmatt okcidente de Emme, kie troviĝas la paperfabriko. La setlejozonoj de Biberist kunkreskis kun tiuj de Soloturno, Derendingen, Zuchwil kaj Gerlafingen. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,30 km², de kiuj 34,1 % estas kovritaj de arbaro, 36,8 % servas por agrikulturo kaj 26,4 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en sudo al Bätterkinden kaj Zielebach (ambaŭ en Kantono Berno), en oriento al Derendingen kaj Gerlafingen, en nordo al Zuchwil, en nordokcidento al Soloturno, kaj en okcidento al Lohn-Ammannsegg, Lüsslingen-Nennigkofen kaj Bellach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La 26-an de majo 1875 estis malfermita la trajnlinio de Soloturno al Biberist, kiu disponas pri stacidomo sur la teritorio de Biberist. Ankaŭ ĉe la regiona trajnlinio de Soloturno al Zollikofen, Biberist posedas du haltejojn. Krome la komunumo estas konektita al la loka busreto de Soloturno kaj Zuchwil.

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. La komunumo havas en nordo aliron al la svisa aŭtovojo A5 de Soloturno al Bielo kaj en oriento al la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Paperfabriko Biberist

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento Biberist ankoraŭ ĉefe vivis de la agrikulturo. Pro la akvoenergio de la rivero Emme tamen jam frue Biberist industriiĝis. Post 1860 Biberist ekonomie eksplodis pro la Paperfabriko Biberist, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la ĉefa labordonanto en la loko. Post ĝia konkurso en la jaro 1997 la paperfabriko estis transprenita de la finna koncerno M-real. Entute 3500 laborlokojn la industrio hodiaŭ ofertas en la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Biberist datiĝas el la jaro 762 kiel Biberussa.

La urbo Soloturno akiris en la jaro 1370 la malaltan jurisdikcion pri Biberist kaj en la jaro 1516 ankaŭ la superan.

Dum la tempo de la Helveta Respubliko Biberist estis ĉefloko de la samnoma distrikto.

La du kernsetlejoj de Biberist (Unterbiberist [Suba Biberist] kaj Oberbibersit [Supera Biberist]) en la jaro 1857 estis kunigitaj al unueca politika komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]