Sulgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bleiken TG)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sulgen (stacidomo).
Sulgen
Blazono de Sulgen
Blazono de Sulgen
Blazono de Sulgen
Sulgen
Sulgen
Sulgen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 32′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.53333 °N, 9.18333 °O / 47.53333; 9.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.53333 °N, 9.18333 °O / 47.53333; 9.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3215
Areo 9,1 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8583
Komunumkodo 4506
Mapo de Sulgen priskribo de mapo=Mapo de Sulgen
Mapo de Sulgen
priskribo de mapo=Mapo de Sulgen
vdr

Sulgen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3215 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sulgen situas norde de la Turvalo en monteta regiono inter Bischofszell kaj Weinfelden. La komunumon konsistas el la municipoj Sulgen (inkluzive Bleiken kun 2862 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007), Donzhausen (kun 264 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007), Götighofen (kun 164 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007) kaj Hessenreuti (kun 76 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007). Ĝia plej alta punkto sur Buchenbergen Göttighofen situas je 539 m s.m., ĝia plaj malalta punkto en la banejeto Sulgen ĉe la bordo de la rivero Turo je 443 m s.m.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Sulgen troviĝas ĉe kruco de la fervojlinioj de Sankt-Galo al Konstanco kaj de Romanshorn tra Zuriko kaj Bielo al Ĝenevo kaj tial estas estante haltejo de interurbaj trajnoj bone konektita al la publika trafikreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj dokumentaj mencioj de lokoj en Sulgen datiĝas el la jaro 829 de Götighofen kiel Cotinchova, el la jaro 869 de Bleiken kiel Pleichun kaj el la jaro 1282 de Donzhausen kiel Tunzishusen kaj de Hessenreuti kiel Hesso de Ruti.

La en la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko kreita municipdistrikto Sulgen grandparte kongruas ankoraŭ kun la hodiaŭa komunumo Sulgen. En la jaro 1964 la vilaĝeto Bleiken estis forigita de Bischofszell kaj aligita al Sulgen. Aliaj modifoj okazis en la jaroj 1995 kaj 1996 kadre de la komunumreformo de Kantono Turgovio. Nome la municipo Kradolf estis disigita de Sulgen kaj hodiaŭ apartenas al la komunumo Kradolf-Schönenberg, kaj Donzhausen kaj Hessenreuti estis disigitaj de la komunumo Bürglen kaj aligita al Sulgen. Aliflanke Riedt estis forigita de Sulgen kaj aligita al Erlen. La iamaj lokkomunumoj Donzhausen, Götighofen, Hessenreuti kaj Sulgen tiel formas ek de la 1-a de januaro 1996 la aktualan politikan komunumon Sulgen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]