Blies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blies
mapo de la akvokolekta areo, tiuj de la riveretoj Schwarzbach kaj Hornbach estas ankaŭ elstarigitaj.
rivero
Bazaj informoj
Situo Sarlando, Germanio kaj Département Moselle (57), Francio
Rivera reto Rejno
Longeco 99,5 km
Rimarkoj digolago Dhrontalsperre
Fluo
Fonto inter Selbach kaj Gronig, komunumo Nohfelden, proksime de la fomnto de la rivero Nahe
- Alteco super marnivelo 430 m
- Koordinatoj 49° 31′ 47″ N, 7° 2′ 46″ O (mapo)49.5297222222227.0461111111111
Enfluejo apud Sarreguemines, Francio en la Saro
- Alteco 194 m
- Koordinatoj 49° 6′ 52″ N, 7° 4′ 0″ O (mapo)49.1144444444447.0666666666667
Altecodiferenco 236 m
Geografio
Trairataj urboj St. Wendel, Neunkirchen, Homburg, Blieskastel, Sarreguemines
Trairataj urbetoj Ottweiler, Bexbach
Trairataj vilaĝoj Gersheim, Kirkel, Kleinblittersdorf, Mandelbachtal, Nohfelden, Oberthal
Trairataj baraĵlagoj Riveristalsperre
Alfluantoj
- Dekstraj Sinnerbach, Erlenbrunnenbach, Mutterbach, Würzbach, Mandelbach
- Maldekstraj Todbach, Oster, Feilbach, Schwarzweihergraben, Erbach, Lambsbach, Schwarzbach, Hetschenbach, Gailbach
Map
Blies
vdr

La rivero Blies estas apenaŭ 100 km longa flankrivero de la Saro en la germana federacia lando Sarlando kaj en franca regiono Loreno. Ĝi trafluas en la nordorienton de Sarlando la distrikton Sankt Wendel ĝis la sudan punkton de Sarlando kaj enfluas la Saron en la franca urbo Sarreguemines.

La rivero estas kunakvokvanto de 20,7 m³/s ĉe la enfluejo ne nur la plej granda flankrivero de la Saro, sed hidrologie eĉ la ĉefa fontobranĉo de ĝi. ĉar tie la Saro estas kun 19,0 m³ iom pli malgranda ol la Blies.[1][2]

Striktasence la rivero Blies estas flankrivero de la Schwarzbach, kiu jam antaŭ la enfluo en la Saro transportas pli ol la duonon de la akvo de la rivero. La Schwarzbach siaflanke preskaŭ duobligas sian akvokvanton tuj antaŭ la enfluon de la rivero Hornbach. Fakte la riversistemo Blies estas neregula sistemo kun tri ĉefaj branĉoj. La rivero Saro plimultigas sian akvokvanton post la kunfluo de la du fontriveretojn Roter kaj Weißer Saar kontinue.

Naturregionoj de la akvokolekta areo de la Blies[redakti | redakti fonton]

La fontareo de la Blies situas inter Selbach kaj Gronig ĉe la monto Momberg en la regiono Nohfelden-Hirsteiner Bergland kun submontaraj ĝis montaraj altecozonoj (tipaj plantoj: Polygonatum verticillatum Poligonato verticilfolia).

Blies ĉe la enfluejo de Erbach en Homburg-Schwarzenbach

Pli sude la rivero fluas tra naturregiono Prims-Blies-Hügelland la pasante Bliesen, St. Wendel kaj Ottweiler, regiono arbaroriĉa (precipe fagaroj). La grundoj nur estas mezfekundaj. La valaj herbejoj estas ofte protektataj.[3] je la suda rando de la naturregionola rivero forlasas la Naturparkon Saar-Hunsrück.[4]

Apud Neunkirchen (Saar) la valo de la Blies estas parto de la naturregiono Saarkohlenwald kaj St. Ingberter Senke kun alta procentaĵo de arbaroj (60 %). Sude de Blieskastel la rivero atingas la naturregionon Zweibrücker Westrich – parto de Pfälzisch-Saarländisches Muschelkalkgebiet. La malsupra riverparto en la distrikto Saarpfalz apartenas al la naturregiono Saar-Bliesgau. Ĝi havas altan procentaĵon de protektindaj ekologiaj areoj (ekz. Kalk-sekrazeno, herbejaj fruktarbarejoj) kaj protektindaj specioj (ekzemple orkideoj)[5] De Bliesbruck la Blies fluas okcidenten, unue por 3,5 km tra franca teritorio kaj pote por 16 km kiel limrivero inter Francio kaj Germanio. En la limurbo Sarreguemines ĝi enfluas la riveron Saro.[6]

Geologio[redakti | redakti fonton]

[7]

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Inundita apudriverejo de la rivero Blies apud Blieskastel en januaro 2011; apudriveroj arboj plej ofte nigraj alnoj

La akvokvanto de la rivero Blies varias forte. Ĉe la akvonivela indikilo Reinheim la diferenco inter alta kaj malalta akvo estas kelkaj metroj.[7] La akvokvanto varias inter 2,9 m³/s (24an de julio 1959) kaj 373 m³/s (21an de decembro 1993). Ĉe alta akvo en la jaroj 1970 kaj 1993 la malnova urbokerno de Blieskastel komplete inundiĝis. La kialo por la inundado estas la konstruado de domoj kaj fabrikoj en la apudriveraj areoj. Ne plu estas sufiĉe granda natura akvoretardejo. Artefaritaj akvoretardaj basenoj apenaŭ anstataŭas la naturaj.

Ĉe la rivero ekzistas sur germana teritorio 6 akvonivelaj indikiloj en: Oberthal, Alsfassen (St. Wendel), Ottweiler, Neunkirchen, Blieskastel, Reinheim. Per kromaj indikiloj la flankriveroj Todbach, Oster, Schwarzbach, Würzbach kaj Hetschenbach estas observataj.

akvoniveloj ĉe Blies kaj ĝiaj flankriveroj
akvonivelo (flankivero) km ĝs Saar/Blies alteco s.m. akvokolekta areo meza akvoforfluo/s.
Oberthal-Gronig 95,2 km 309,8 m 8,4 km² 0,3 m³
Alsfassen 86,5 km 275,2 m 42,0 km² 0,72 m³
Ottweiler 74,1 km 251,0 m 142,0 km² 2,26 m³
Neunkirchen 64,5 km 237,2 m 318,0 km² 4,68 m³
Blieskastel *) 36,7 km 213,4 m 1716,0 km² 16,0 m³
Reinheim 20,7 km 202,0 m 1798,0 km² 19,0 m³
Urweiler (Todbach) 0,25 km 273,8 m 42,1 km² 0,73 m³
Hangard (Oster) 3,75 km 250,5 m 112,1 km² 1,58 m³
Einöd (Schwarzbach) 0,8 km 217,0 m 1152,0 km² 10,4 m³
Lautzkirchen (Würzbach) 0,85 km 217,4 m 56,1 km² 0,2 m³
Walsheim (Hetschenbach) 2,5 km 242,7 m 6,2 km² 0,2 m³
*) Pegel Blieskastel von März 1988 bis Dezember 1994 nicht beobachtet, keine Abflussermittlung

La akvokolekta areo de la rivero Blies ĉirkaŭas 1.889 km² kaj superas la preskaŭ samgranda rivero Saro; kiu havs 1.784 km².

Historio de la Utiligado[redakti | redakti fonton]

Muelejoj[redakti | redakti fonton]

[8]

Protekto kaj evoluado de ekologiaj areoj[redakti | redakti fonton]

apudrivera zono de la Blies inter Limbach kaj Beeden

[9].[10]

[11]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

malnova meandro de la rivero Blies apud Bliesbruck

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Trajnlinioj[redakti | redakti fonton]

Limbertempo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Débits caractéristiques de la Sarre
  2. Bericht BfG-1433[rompita ligilo]Ŝablono:Toter Link (pdf; 14,5 MB)
  3. Naturschutzgebiet Blieswiesen, 30 ha, Gemarkung Niederlinxweiler
  4. http://www.naturpark.org/index.php?id=61 Arkivigite je 2007-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Naturpark Saar-Hunsrück: Blies
  5. Volker Wild: Die Blies und ihre Auen. In: Saarpfalz, Blätter für Geschichte und Volkskunde. Nr. 84, 2005, S. 6.
  6. Karte der naturräumlichen Gliederung des Saarlandes pdf-Dosiero abgerufen am 16. Oktober 2011
  7. 7,0 7,1 Volker Wild: Die Blies und ihre Auen. In: Saarpfalz, Blätter für Geschichte und Volkskunde. Nr. 84, 2005, S. 7.
  8. Volker Wild: Die Blies und ihre Auen. In: Saarpfalz, Blätter für Geschichte und Volkskunde. Nr. 84, 2005, S. 10.
  9. Geographisches Informationssystem Umwelt im Saarland
  10. Biosphäre Bliesgau
  11. Volker Wild: Die Blies und ihre Auen. In: Saarpfalz, Blätter für Geschichte und Volkskunde. Nr. 84, 2005, S. 16.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volker Wild: Die Blies und ihre Auen. In: Saarpfalz, Blätter für Geschichte und Volkskunde. Nr. 84, 2005,
  • Michael H. Schmitt: Die Blies: Gestalterin einer Landschaft,Verlag Gollenstein, Blieskastel, 2005
  • Karl Schoderer: DKV-Kanuführer für Südwest-Deutschland. 4. Auflage, DKV-Wirtschafts- und Verlags-GmbH, Duisburg 2000, ISBN 3-924580-84-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]