Blighia sapida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
akio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Sapindacoj (Sapindaceae )
Genro: Blighia
Specio: Blighia sapida
Blighia sapida
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blighia sapidaakio estas plantspecio el la familio de Sapindacoj (Sapindaceae). Ĝi originas en tropika okcidento de Afriko kaj estas hodiaŭ la nacia frukto de Jamajko.[1] Ĝi estas kultivata en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la tuta mondo. Ĝi apartenas al la sama subfamilio „Sapindoideae” kiel liĉio (Litchi chinensis) kaj longano (Dimocarpus longan).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

branĉoj kun folioj kaj fruktoj
floraro

Akio estas ĉiamverda arbo kaj atingas alton ĝis 10 metroj. Ĝi havas mallongan trunkon kaj densan arbokronon. La 15 ĝis 30 cm longaj, simetriaj folioj estas pinataj kaj havas tri ĝis kvin paroj da folietoj estas 8 ĝis 12 cm longaj kaj 5 ĝis 8 cm larĝaj ovoformaj.

La floroj formas floraron. La blankaj kaj odoraj floroj estas aŭ masklaj aŭ duseksaj. La pirforma frukto estas en matura stato helruĝa ĝis flava-oranĝkolora kaj malfermiĝas en tri grandaj fendoj. Tiam aperas brilaj nigraj semoj ĉirkaŭataj de mola, spongeca, blanke flava fruktokarno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La genronomo Blighia honoras William Bligh, kapitano de la ŝipo HMS Bounty. Li portis en 1793 la unuan ekzempleron el Jamajko al la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono. Blighia sapida originas el okcidenta Afriko. Ĝi venis per sklavoŝipoj al Jamajko.[2]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Akio ne estas komplete konsumebla. Nur la karna semmantelo (Arilo) estas manĝebla. La resto de la fruktoj kaj ankaŭ la semoj estas toksaj. La toksecon kaŭzas la aminoacido Hipoglicino (hipoglicino A).[3] La frukto malfermiĝu mem, ĝi estu freŝa kaj ne tromatura – nematuraj kaj tromaturaj fruktoj ankaŭ estas toksaj. Nematuraj kaj eĉ maturaj fruktoj povas kaŭzi vomadon (Vomitus) kaj Hipoglikemion. Laŭ amaskomunikilaj raportoj la konsumado de nematuraj fruktoj ankaŭ povas kaŭzi morton.[4]

Akio kaj „Saltfish“ (salita kaj sekigita moruo) estas populara plado de la jamajka kuirejo.

Nutrovaloroj[redakti | redakti fonton]

La oleo de la ariloj entenas multajn gravajn nutraĵojn, precipe grasacidoj. Akia oleo estas grava parto de la nutraĵo en Jamajko.

100 g akio enhavas 903 kJ aŭ 218 kcal. Ĝi estas riĉa je fero (2,7 mg/100 g). La enhavo estas komparebla kun Avokado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ben-Erik van Wyk. (2005, S. 91) Food plants of the world. An illustrated guide. Portland OR: Timber Press. ISBN 0-88192-743-0.
  2. Slavery and the natural world (pdf; 528 kB), S. 7-8
  3. H. S. A. Sherratt. (1986) Hypoglycin, the famous toxin of the unripe Jamaican ackee fruit, p. 186–191. doi:10.1016/0165-6147(86)90310-X.
  4. International in brief. The Guardian. Alirita 2013-08-27.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • L. E. Arnold: Vomiting sickness (or ackee poisoning). A report on the outbreak of so-called „vomiting sickness“ (seasonal) in Jamaica from 1st December, 1943, to the end of February, 1944, Government, Kingston, 1944

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]