Blindvidado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La blindvidado estas speciala kazo de blindeco. La blindulo ne povas rekoni la objektojn en sia ĉirkaŭo, kiuj estas en la blinda parto de sia vidkampo, sed li scias ilian koloron, direkton, kaj povas montri al ili. Tamen li negas, ke li vidas la objektojn.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

La blindeco havas plurajn kialojn: la okuloj kaj la cerbo povas traumatigi, aŭ malsanigi. Se la okulo aŭ la vidnervo traumatigas, la informo ne povas iri al la pli altaj centroj, kiuj povas plu funkcii, vidi somnon kaj labori pri la spaco. Se la unua vidcentro (V1) traumatigas, la informoj iras en la cerbo kaj ĝi prilaboras ilin, nur tiu restas nekonscie. Partoj de vido povas esti konsciaj, aliaj nekonsciaj, ekzemple la movado kaj formoj disiĝas.

Plej plie unu latero de unua vidcentro traumatigas, do partoj en la vidkampo de alia latera okulo estas blindaj. La okulo povas esti ankaŭ tute blinda.

La restanta vidado[redakti | redakti fonton]

La angla Larry Weiskranz ekzamenis la fenomenon, sed pli frue George Riddoch (1917) inspektis, ke krustaj blindaj uloj detektis movadon en ilia blinda vidkampo.

Larry Weiskranz inspektis tiujn, kiuj iam vidis, sed tiuj traŭmatoj detruis ilian unuan vidcentron. Do ili restis funkcionale blindaj, kaj ili ne vidas konscie. En la eksperimentoj ili devis solvi testojn, kiuj ekzamenis la vidadon en la blinda parto de vidkampo. Li stimulis per malsamspecaj stimuloj, ekzemple per lumsignoj, kiuj moviĝadis.

Weiskranz demandis, ĉu la uloj vidis iun, kaj ili respondis, ke vidis neniun. Se li demandis, al kiu direkto moviĝis la lumo, ili povis montri la direkton. Do Weiskranz pensis, ke ili komencis vidi en la blinda regiono de vidkampo, se la lumo estis pli forta.

Laŭ tiuj eksperimentoj la cerbo prilaboras separate la konsiencan senton, la stimulon, kaj la respondon.

Per PET oni mezuris, ke sen la primara vidcentro aliaj regionoj de cerbo aktiviĝis, kaj parte anstataŭis la primaran vidcentron.

Similaj fenomenoj[redakti | redakti fonton]

Ne nur la vidado kaj ĝia konscio povas disigi. Oni konas ankaŭ la surdaŭdadon kaj malsentan palpadon. La sindromo de Anton–Babiński estas kontraŭo de blindvidado, kiam la uloj estas blindaj, sed bezonas multan tempon por rekoni tiun.