Blokado de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughavenoj kaj flugvojoj de la aera ponto dum la blokado de Berlino

La blokado de Berlino estas la blokado de okcidenta Berlino, meze de la sovetia okupadzono (la posta Germana Demokratia Respubliko) fare de Sovetunio de la 24-a de junio 1948 ĝis la 12-a de majo 1949.

Post longa malpliboniĝo de la rilatoj inter la kvar okupantoj de Germanio, Sovetunio blokis ĉiujn surterajn vojojn al Berlino la 24-an de junio 1948. Tio estis la unua krizo de la epoko de internaciaj rilatoj konata kiel malvarma milito. Berlino situis tiam centre de la alfronto inter Usono kaj la Sovetio de Stalin. Por eviti, ke la okcidenta parto de la urbo iĝu sovetia, Usono kaj ties aliancanoj starigis gigantan aeran ponton, kiu ebligis al la urbanoj pluvivi kaj rezisti.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj