Bloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bloko povas referenci al:[1]

  • En konstruado, peza, unupeca maso de malmola materio: bloko el petro, marmoro, ligno. Ekzemplo Betonbloko.[2]
  • En industrio, granda dika peco el ligno, metalo ks, uzata kiel firmaĵo sur kiu oni hakas, tranĉas, batas ktp aliajn aferojn.
  • Tutaĵo, kies elementojn oni ne povas disigi.
  • En tipografio, renversita litertipo, kiun oni metas provizore en la lokon de mankanta tipo.
  • Aro de paperfolioj parte kun-gluitaj aŭ -tenataj, de kiu oni povas laŭvole deŝiri foliojn.
  • En informadiko, relative memstara parto, kies aparta funkcio estas precize difinita, por ke oni povu projekti ĝin aparte k poste kunmeti en sistemon.
  • En politiko, unuiĝo, formita de politikaj partioj, aŭ de ŝtatoj, por atingi difinitan celon, ekzemple Orienta Bloko, Okcidenta Bloko, Galega Naciisma Bloko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV ĉe [1] Aliritala 4an de Decembro 2017.
  2. Laŭ Francisko Azorín bloko estas Peza, unupeca maso da materio (ligno, ŝtono, fero, k.c.) En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 37. Kaj li indikas etimologion el kelta blok (tutaĵo). Krome li indikas rilatajn terminojn kiaj blokaĵo, blokado (nome "Konstruaĵo per blokoj ĉirkaŭ fortikaĵoj, urbo, haveno por militcelo"), blokadi (ĉirkaŭsieĝi). Azorín, samloke.