Blokzijl
El Vikipedio
Blokzijl estas urbeto kun 1300 loĝantoj kiu situas nordokcidente de Steenwijk en la provinco Overijssel, Nederlando.
Blokzijl ekestis en la 1580-aj jaroj. Dum la sieĝo de Steenwijk, la nederlandanoj tie konstruis plifortigitan kluzon en loka dialekto nomata zijl aŭ siel. Ĝi ricevis urborajtojn en 1672. Ĝis 1973, ĝi estis memstara komunumo kaj nun parto de la komunumo Steenwijkerland.
Eksteraj ligiloj[redakti]
Mapo de la antaŭa komunumo ĉ. 1868